Hiragasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hiragasi

La hiragasihira gasy estas publika prezento kiu estas simila al rakonto (aŭ teatro) prezentita kun muziko, kantoj, dancoj kaj prelegoj el la centra altebenaĵo de Malagasio kaj ĝi estas konsiderata kiel rimedo por instrui la moralon, civitanajn kaj kulturajn valorojn[1].

Hiragasi estas kombinaĵo de muzikiloj ( trumpetoj, trombonoj, violonoj, ktp.) kaj kantoj kaj dancoj karakterizaj de la kulturo de la centra parto de Madagaskaro, precipe la Merina . Prezentoj estas okazigitaj ekstere aŭ endome. Hiragasi-uloj kutime portas klarruĝan malabari kaj pantalonon, dum virinoj portas rozkoloran aŭ verdan ŝtofon kaj virinajn vestaĵojn.

Unesko[redakti | redakti fonton]

Hiragasi estis aldonita al la listo de nemateria kultura heredaĵo de Unesko en la jaro 2023[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (eo) Fidilalao F. Henriel, Panoramo de la granda insulo, n-ro 1, 2023, paĝo 3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]