Hiroshi Abe (astronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hiroshi ABE (japane 安部裕史 Abe Hiroshi) estas japana astronomo naskita en 1958.

La Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 28 asteroidoj[1] el kiuj 4 en kunlaboro kun Seidai Miyasaka kaj 4 en kunlaboro kun Robert H. McNaught. En 2007, li malkovris ankaŭ la novaon "V 458 Vulpeculae"[2] en la konstelacio Vulpo.

La asteroido 5379 Abehiroshi[3]estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. Suzaku Observations of the V458 Vulpeculae (angle)
  3. Asteroido 5379 Abehiroshi. Slipo de IAU Minor Planet Center (angle)