Hispana Esperantista Konfederacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hispana Esperantista Konfederacio estis tegmenta Esperanto-asocio en Hispanio fondita en la 1920-aj jaroj. Ĝi kunigis asociojn ankaŭ el Katalunio, Aragono, Asturio kaj Valencilando. Ĝia prezidanto estis Manuel Maynar.

La rivaleco kun Hispana Esperanto-Asocio, centralizisma organizo, estis tiel granda, ke ne mankis eĉ oficialaj denuncoj (vidu: Kataluna Esperantista Federacio).