Historio de Kristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historio de Kristo
Aŭtoro Giovanni Papini
Eldonjaro 1931
Urbo San Vito al Tagliamento
Eldoninto Eldonejo A. Paolet
Paĝoj 575
vdr

Historio de Kristo estas libro verkita de Giovanni Papini, unuafoje eldonita en 1921.

La verkon tradukis el la itala al Esperanto Ettore Fasce (mortinta en 1966) en la jaro 1931. Li lasis anonima tiun ĉi tradukon same kiel siajn aliajn el Antikva Romo Surmare de Benito Mussolini (1928) kaj el Koro de Edmondo De Amicis (1936) [1].

La tradukaĵo ampleksas 575 paĝojn. Ĝi aperis ĉe Eldonejo A. Paolet en San Vito al Tagliamento.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Post antaŭparolo, kun akraj paroloj al nekredantoj, venas multnombraj ĉapitroj, pli ol cent, kiuj ja sekvas tempe la konatajn faktojn de l' Biblio sed kiuj parafraze ilin klarigas por eltiri religian aŭ moralan lecionon. La aŭtoro ne estas pastro, sed laikulo kiu faris tamen predikojn; kaj liaj admonadojn ĝenerale kun elokventa oratora formo similas al rakontoj de dimanĉaj lernejoj.
Cetere la tuta verko ne estas tia, ĝi ankaŭ estas milda, kuraĝiga bonintenca, ĝi estas kristana sed kio strange impresas estas troa sinlaŭdo de la aŭtoro en antaŭparolo, kie li anoncas unikan, modernan ĉefverkon literaturan kiu legite ne superas aliajn religiajn traktaĵojn. Pri la traduko flua kaj komprenebla, ĝi ne estas sufiĉe korektita : estas frazoj kun gramatikaj eraroj, kaj malĝusta uzado de "sia". 
— 1932, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 13/1932(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 770

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Migliorini, Elio 1982 : Pionieri dell'Esperanto in Italia, Roma, paĝoj 11-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]