Historio de la Filipinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La historio de la Filipinoj komenciĝis per la alveno de homaj estuloj pere de teraj pontoj en la supra Paleolitiko antaŭ pli ol 30.000 jaroj. La valo de Kagajan, en la nordo de insulo Luzono entenas ŝtonajn ilojn, kiuj atestas la ĉeeston de homedoj, ĉasistoj de grandaj bestoj, kiel la stegodontoj (prahistoriaj elefantoj), rinoceroj, krokodiloj, testudoj, aproj kaj damaoj.

Unuaj loĝantoj

Tiuj insuloj fariĝis ĝenerale memstaraj indiĝenaj reĝlandoj.

Tagaloga paro de nobla kasto.

Ili havis komercajn rilatojn kun suda Ĉinio kaj kulturajn rilatojn kun Hindio pere de la nunaj malajaj kaj indoneziaj teritorioj.

En 1380 estis enkondukita la Islamo en la sudaj insuloj.

Hispana dominado

La historio por eŭropeca vidpunkto komenciĝis kun malkovro de la insularo fare de portugala ŝipisto Fernão de Magalhães (servanta la hispanajn reĝojn) en 1521. Ekde 1565 Filipo la 2-a (Hispanio) faris hispanaj kolonioj laŭvice la insulojn, kies nomo estis "Nova Hispanio". Ili poste ricevis la nomon Filipinoj pro la nomo de la citita reĝo. En 1571 jam fondiĝis Manilo, kiel administrejo kaj kolonia ĉefurbo. La lando estis grava komerca centro de la hispanoj.

Fernão de Magalhães

La hispana dominado unuafoje unuigis la insulojn, kvankam la reala povo neniam estis tre granda ekster la ĉefurbo kaj kelkaj teritorioj. La insularo estis administrita nerekte el la kolonio de Nova Hispanio, t.e. la nuna Meksiko, de 1565 ĝis 1821, kiam ĝi komencis esti administrata rekte el Hispanio, post la sendependiĝo de la plejmulto de la amerikaj kolonioj. Dum tiu periodo eniris la insulojn la bazaj trajtoj de la eŭropa civilizo, floris la komerco kaj kreiĝis la ĉefaj urboj. Ankaŭ estis enkondukita la katolikismo, ankoraŭ nun la ĉefa religio de la lando. La oficiala lingvo estis la hispana, kvankam plejmulto de la loĝantaro plu parolis la lokajn lingvojn.

Sendependista movado kaj usona dominado

Fine de la 19-a jarcento komenciĝas sendependista movado. Unu el la ĉefaj figuroj estis la okulkuracisto José Rizal, aŭtoro de literaturo en la hispana kaj prestiĝa intelektulo. Lia ekzekuto fare de la koloniaj aŭtoritatoj en 1896 faris lin nacia heroo, kaj plifortigis la sendependistan movadon. Tiu ĉi movado kongruis kun la samtempaj movadoj en Kubo kaj Portoriko, kaj ebligis la enmiksiĝon de Usono en la movado.

Usonaj soldatoj pafas kontraŭ filipinajn infanojn

Dum la usona-hispana milito en 1898 la usona ŝiparo venkis la hispanojn. Oni deklaris sendependan respublikon, sed Usono aneksis la landon. Disvolviĝis nova sendependa milito. Nur en 1913 finiĝis la bataloj kaj la insularo oficiale apartenis al Usono. En 1935 Filipinoj ricevis aŭtonomion. Inter 1941-1945 Japanio okupis la landon. Post la usona reokupo, en 1946 Usono akceptis plenan sendependecon de Filipinoj.

Sendependa historio

Post la reala sendependiĝo estis formita Respubliko. La ekonomio kreskis dum la jardekoj de la 50-aj kaj 60-aj, renversante la fortan damaĝon faritan de la Mondmilito. kaj ekde la 1970-aj jaroj industria impeto komenciĝis, simile al Japanio.

De 1965 ĝis 1986 la historion de Filipinoj dominis la figuro de Ferdinand Marcos, kiu diktatoris la landon. Li enkondukis militjuron en 1972 por kontraŭbatali protestojn. La korupto estis ege videbla. En 1981 li forigis tiun tipon de regado, sed plu regis nedemokratie. En 1983 estis murdita la gvidanto de la opozicio Benigno Aquino, kaj la protestoj intensiĝis. Respublikana elekto en 1986 estis gajnita de la vidvino de Aquino, Corazón Aquino, malgraŭ la ĝenerala fraŭdo, kaj Marcos devis fuĝi el la lando kun sia familio. De tiu jaro sinsekvas regulaj elektoj, malgraŭ kutimaj balotaj problemoj kaj relativa politika malstabileco.

Benigno Simeon „Noynoy“ Cojuangco Aquino la 3-a

Dum jardekoj islamaj separatistoj sude de la lando batalis kontraŭ la registaro, postulante memregadon surbaze de la Ŝario. En 2008 la Moro Islama Liberiga Fronto (MILF) havis ĉ. 11 000 batalantojn. En julio 2008 post sekretaj intertraktoj en Malajzio inter ŝtatoficistoj kaj reprezentantoj de MILF estis decidite vastigi islaman memstaran regionon en la Mindanaa provinco, sude de la lando, kie troviĝas pli ol 700 plejparte islamaj vilaĝoj.

Nuna prezidanto estas Benigno Aquino la 3-a de 2010.

Eksteraj ligiloj