Historium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historium
muzeo
Lando Belgio vd
Situo Bruĝo
Adreso Markt 1
Poŝtkodo 8000
Estiĝo 17-a de januaro 2006
Koordinatoj 51° 12′ 33″ N, 3° 13′ 30″ O (mapo)51.2092093.224902Koordinatoj: 51° 12′ 33″ N, 3° 13′ 30″ O (mapo)
Historium (Belgio)
Historium (Belgio)
DEC
Historium
Historium
Situo de Historium
Map
Historium
Retpaĝo http://www.historium.be
vdr
Brugge, Markt (ĉefplaco en la urbocentro): maldekstre la Historium, dekstre la Provinca Palaco

La Historium estas akceptejo por turistoj je la Markt en Brugge. Ĝi skizas tra aro da ĉambroj la vivon en la mezepoka urbo en la epoko de Jan van Eyck. Ĝi ankaŭ enhavas (bier)trinkejon (nomitan Duvelorium, laŭ fama belga biermarko Duvel (diablo)), suvenirvendejon, terason kaj filion de la urba turisma servo..

Jure[redakti | redakti fonton]

La akcia kompanio Historium fondiĝis je la 17a de januaro 2006 kun la nomo MOH (Museum of History, Muzeo de Historio).[1] Je la 10-a de aprilo 2012 la nomo ŝanĝiĝis al Historium kaj la sidejo translokiĝis al Markt 1, 8000 Brugge.

La fondintoj estis kompanioj posedataj de okcidentflandraj entreprenistaj familioj Brackx, Vandamme kaj Claeys-De Nolf (Roularta). La familio Brackx ne plu estas akciulo.

Ejo[redakti | redakti fonton]

Origine estis la intenco konstrui la akceptejon je Zonneke Meers, sur la tereno de la iama Sint-Jan-hospitalo. Pro protestoj de loĝantoj de la kvartalo, la iniciatintoj en 2009 decidis aĉeti la konstruaĵon je Markt. Ĝi iĝis disponebla, ĉar la administraj servoj de la flandra registaro kiuj uzis ĝin estis translokiĝontaj al nova administra centro ĉe la stacidomo.

La konstruaĵo je la angulo de Markt kaj Philipstockstraat, maldekstre de la provinca palaco, estis konstruita en 1910-1914 laŭ planoj de la ipra arkitekto J. Coomans. Li desegnis ĝin kiel loĝejon por la guberniestro, sed ĉiam en ĝi estis oficejoj.

La Historium oficiale malfermiĝis je la 25-a de novembro 2012.

La ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La Historium volas impresi la vizitantojn. En sep laŭtemaj ejoj rakontiĝas historieto per aro da aŭdvidaj iloj.

Oni esperis ricevi 200.000 vizitantojn jare. Laŭ gazetera komuniko dum la unuaj 12 monatoj estis 207.000 vizitantoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Historium

Referenco[redakti | redakti fonton]