Hobojo-konĉerto (Marcello)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Hobojo-konĉerto en D-minoro, S D935, estas frua 18-a jarcenta konĉerto por hobojo, arĉinstrumentoj kaj continuo, atribuita al la venecia komponisto Alessandro Marcello. La plej frua manuskripto enhavanta Johann Sebastian Bach-an soloan klavaran aranĝon de la konĉerto, BWV 974, datas de ĉirkaŭ 1715. Kiel konĉerto por hobojo, arĉinstrumentoj, kaj continuo, liaj plej malnovaj ekzistantaj fontoj estas de 1717: tiun jaron ĝi estis presita en Amsterdamo, kaj varianto en C-minoro, S Z799, estis skribita.

La klavara versio de Bach estis publikigita kiel aranĝo de konĉerto de Antonio Vivaldi en la 19-a jarcento. En 1923, la C-minora versio de la hobojo-konĉerto estis publikigita kiel komponaĵo de Benedetto Marcello, la frato de Alessandro. En la dua duono de la 20-a jarcento pluraj eldonoj rekomencis indiki Alessandron kiel la komponiston de la konĉerto, kiel ĝi estis en la frua presado de la 18-a jarcento, kaj la hobojo-konĉerto estis ree publikigita en sia D-minora versio.

En la 20-a kaj 21-a jarcentoj, la konĉerto disvolviĝis kiel bone establita konĉerto de repertuaro, same kiel hobojo-konĉerto ludita per klavaro.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alessandro Marcello: Concerto for Oboe and String Orchestra[rompita ligilo] kaj Concerto in D-minoro laŭ Alessandro Marcello, BWV 974[rompita ligilo] ĉe la retejo de ArkivMusic. Alirita la 18an de februaro 2020