Holger Nielsen Nederland
Holger Nielsen Nederland | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1899 en Silkeborg |
Morto | 13-an de marto 1983 (83-jaraĝa) |
Lingvoj | dana • Esperanto |
Ŝtataneco | Danio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Holger Nielsen NEDERLAND (naskiĝis la 12-an de novembro 1899 en Silkeborg; mortis la 13-an de marto 1983) estis dana lernejestro kaj esperantisto. De 1927 ĝis 1967 li laboris kiel instruisto en Tømmerup. Dum kelkaj jaroj li instruis Esperanton kaj estis delegito de UEA en Tømmerup. Liaj hobioj estis abelbredado kaj Esperanto; li tradukis libron pri abelbredado al Esperanto (Pri bredado de abeloj de A. P. Andersen, 1943).