Homtransportilo de Venecio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
People Mover di Venezia
Cable Liner
Ĝeneralaj informoj
Loko Venecio,  Italio
Transportsistema speco homtransportilo
Komenco de trafiko 19-a de aprilo 2010
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 0,857 km
Nombro de veturiloj 2
Nombro de stacioj 3
Aliaj informoj
Transportisto AVM
Mapo
vdr

La Homtransportilo de Venecio (itale People Mover di Venezia) estas hektometra publiktransporta sistemo de tipo homtransportilo, kiu ligas la insulon Tronchetto al Piazzale Roma, pasante tra la tielnomita Mara areo. Ĝi ekfunkciis la 19-an de aprilo 2010.

La homtransportilo signife plirapidigis la vojaĝdaŭron inter Tronchetto kaj Piazzale Roma (daŭro ĉirkaŭ 20 minutojn piede, per "vaporetto" 10, per la buso antaŭanta la "people mover" 3, per la homtransportilo 4), eĉ pro la ofteco de la vojaĝoj (ĉiujn 10 minutojn de la 7.10 ĝis la 22.50), kaj ankaŭ karakteriziĝas per ĝia pagebleco por vojaĝantoj, kiuj ne havas la Venecian Karton (fakte, la diferencigita tarifo antaŭvidita por la navigaciaj veturiloj de la transportkompanio ne aplikiĝas al publiko). Krome, estas atendite ke, ankaŭ dank'al al aliaj verkoj, la homtransportilo helpos redifini la organizon de aŭtomobilaj aliroj al Venecio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]