Hooters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hooters of America, Inc.
Hooters, Inc.
Hooters of America, Inc.
Hooters, Inc.
restoracia ĉeno vd
Dum 1983 - nekonata/nuntempe
Jura formo Akcia kompanio
Fondintoj Lynn D. Stewart vd
Sidejo Clearwater (Florido)
Atlanta (Georgio) (Usono)
Dungitoj 25 000
Agokampo restoracioj, sistemgastronomio
hamburgero
TTT www.hooters.com/home.aspx
vdr

Hooters estas mondvaste aganta usona sistemgastronomia ĉeno kun ofertoj kiel hamburgeroj kaj kokinflugiloj. Kontraŭe al rapidmanĝo-ĉenoj Hooters tamen ne estas rapidmanĝejo, sed apartenas al plenserva segmento de la sistemgastronomio. Tio signifas, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estas ĉetable servataj, kaj la gasto restadas relative longtempe en la ejo.

Hooters knabinoj[redakti | redakti fonton]

La aspekto de la kelnerinoj estas ĉefa vendoargumento de la restoracio. Hooters knabino estas kelnerino dungita de la Hooters restoracio-ĉeno. La knabinoj estas rekoneblaj pro sia uniformo el blanka senmanika subĉemizo (atleta ĉemizo) kun la emblemo "Hootie la strigo" kaj la loknomo sur la brusto kaj oranĝkolora nilona sportŝorto. La cetero de la uniformo konsistas el bruna biletujo (aŭ nigra kun nigra uniformo), sunbrunite haŭtkoloraj kalsonŝtrumpoj, blankaj ŝtrumpetoj, kaj puraj blankaj ŝuoj. Viroj kiuj laboras por Hooters surhavas ĉapelon, T-ĉemizon kaj bermudan ŝorton, aŭ estas pli konvene vestitaj por la kuirejo.

Kelnerino en laborvestoj
Hooters en Morrisville
Du Hooters knabinoj en Norfolk, Virginia (2003)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]