Horaĥti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horaĥti
Reo-Horaĥti, kiel manifestiĝo de la dioj Reo kaj Horuso.
Reo-Horaĥti, kiel manifestiĝo de la dioj Reo kaj Horuso.
egipta dio
Karakterizaĵoj
Sekso vira
En hieroglifoj
G5N27
X1 Z4
Transskribo Ḥrw-3ḫtj
Kulto
vdr

HoraĥtiHor-Aĥti, "Horuso de la Du Horizontoj", estis la personigo de la matena suno en la egipta mitologio[1].

Horaĥti estis reprezentita kiel falko kronita kun la sundisko kaj kun kobro ĉe la frunto (Uaĝet)[2]. En la mitologio, li estis Reo Hor-Aĥti, "Sinjoro de Dendero", kvankam poste li perdis la superecon favore al Hatoro. Komence li respondecis pri la Kampoj de Junkoj de la Duato, kiuj poste dependis de Oziriso. Li estis la filo de Serket[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. W. Helck, E. Otto: Kleines Lexikon der Ägyptologie. Wiesbaden 1999, S. 116. germane
  2. Hans Bonnet: Lexikon der ägyptischen Religionsgeschichte. Hamburg 2000, S. 269. germane
  3. Rolf Felde: Ägyptische Gottheiten. Wiesbaden 1995, S. 19. germane