Horcajo Medianero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horcajo Medianero
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37860
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 212  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 5° 24′ U (mapo)40.640277777778-5.4063888888889Koordinatoj: 40° 38′ N, 5° 24′ U (mapo) [+]
Alto 1 007 m [+]
Areo 53,37 km² (5 337 ha) [+]
Horcajo Medianero (Provinco Salamanko)
Horcajo Medianero (Provinco Salamanko)
DEC
Horcajo Medianero
Horcajo Medianero
Situo de Horcajo Medianero
Horcajo Medianero (Hispanio)
Horcajo Medianero (Hispanio)
DEC
Horcajo Medianero
Horcajo Medianero
Situo de Horcajo Medianero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Horcajo Medianero [+]
vdr

Horcajo Medianero [orKAĥo] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Aguas de Sta. Teresa y Alto Tormes. Horcajo Medianero estas tradukebla etimologie al Landlima Kunigejo, pro la landlimo inter la mezepokaj regnoj Kastilio kaj Leono, same kiel ĉe la samprovincaj Chagarcía Medianero kaj Carpio Medianero.

Horloĝturo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Horcajo Medianero, Sanchopedro de Abajo, Valdejimena, Valverde, Padiernos kaj Sanchopedro de Arriba, el kiuj la du lastaj senhomaj, okupas totalan areon de 53,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 217 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 46 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]