Horloĝfabriko Petrodvorec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La horloĝfabriko Petrodvorec (ruse Петродворцовый часовой завод) estas unu el la plej malnovaj fabrikoj en Rusio. Fondita de Petro la Granda en 1721 kiel la Peterhof Lapidary Fabriko. Ekde 1962 ĝi fabrikas la sovetian Raketa horloĝon. En preskaŭ 300 jaroj da historio, la fabriko ŝanĝis nomon plurfoje. Petrodvorec troviĝas en Sankt-Petersburgo.

Komence, la fabriko produktis luksajnn objektojn kaj gemojn por la palacoj de la Caroj. Oni trovas ĉi tiujn objektojn hodiaŭ en la Ermiteja Muzeo en Sankta Petersburgo, sed ankaŭ en la plimulto de la palacoj de Eŭropo, kiel Versajlo, la LouvreSanssouci.

En sovetiaj tempoj, la fabriko ankoraŭ prilaboradis gemojn. Ĉi tiu fabriko estis produktinta inter aliaj, la Maŭzoleon de Lenino en 1924 kaj la Kremlostelojn en 1935.

En la antaŭmilitaj jaroj, la kvalifikitaj laboristoj komencis fabriki precizecajn kaj mezurajn instrumentojn por la Ruĝa Armeo kaj la nova industrio de rusa horloĝo.

Detruita de naziaj soldatoj dum la sieĝo de Leningrado, la fabriko estis rekonstruita de 1944 ĉe la liberigo de la urbo. En 1945 Stalino - kiu volis redukti sovetunian dependecon el importaĵoj de la Okcidenta Mondo - donis ordonon al la fabriko fabriki brakhorloĝojn. La unua horloĝo estis produktita en la fabriko en 1949 sub la markoj Pobeda kaj Zvezda. En 1961, honore al la unua kosmonaŭto Jurij Gagarin, la fabriko kreis ĝian novan markon, Raketa, kiu faris ĝian reputacion tutmonde pere de komunista influo.

En siaj gloraj jaroj post la milito, la fabriko utiligis 8,000 homojn, produktis 4.5 milionojn da horloĝoj ĉiun jaron por sovetiaj civitanoj kaj la bezonoj de la Ruĝa Armeo. La fabriko estas ekipita per du kontraŭatomaj bunkroj kiu povas loĝigi 8,000 homojn en la kazo de okcidenta atoma atako, havis siajn proprajn lernejojn, universitaton, hospitalon, feriejojn sur la Nigra Maro, tendaroj por Komunista Junularo Pionirorganizaĵo kaj Komsomolo kaj siaj orkestroj.

Hodiaŭ, la fabriko havas draste limigitan produktadon sekve de la ĝenataj jaroj de senŝtatigo kaj la disfalo de la Sovetunio. Malgraŭ grandegaj malfacilaĵoj en adaptiĝo al la kapitalista sistemo, estas la sola rusa brakhorloĝa marko kiu estas ankoraŭ produktita en sia fabriko de deveno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Sukhorukova E. / Horloĝo : La Kazo de Mastroj, Eldonejo: Det. SOVETUNIO 1983. 108 paĝoj;
  • Tioutenkova G. / Fari la Tempon, Eldonejo: Lenizdat, SOVETUNION 1986, 181 paĝoj