Horní Paseky (Aš)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horní Paseky
germane Oberreuth
vilaĝo
Horní Paseky
Oficiala nomo: Horní Paseky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo
Historia regiono Bohemio
Montaro Smrčiny
Najbaras kun Bad Brambach Germanio
Situo Horní Paseky
 - alteco 673 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 00″ N 12° 14′ 12″ O / 50.23333 °N, 12.23667 °O / 50.23333; 12.23667 (mapo)
Katastro 4,26 km² (426 ha) Horní Paseky
Loĝantaro 71 (2021)
Denseco 16,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 1291
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 352 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Paseky (Aš)
Portalo pri Ĉeĥio

Horní Paseky (ĝis la jaro 1947 ĉeĥe Horní Reuth, germane Oberreuth) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo , troviĝanta en distrikto Cheb, sur limo kun germana Saksio, en supermara alteco 675 metroj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 71 loĝantoj.

En Horní Paseky troviĝas turista limpasejo al germana banloka urbo Bad Brambach. Ĝi estas destinita nur por piedirantoj, biciklistoj kaj skiistoj. Sur la germana flanko de la limo troviĝas monumento dediĉita al Horní Paseky, kiu ensumigas ankaŭ informtabulon kun historio de la municipo kaj kelke da laŭtempaj fotografioj.

Horní Paseky estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,26 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1291. Ĉirkaŭ la jaro 1344 familio Zedtwitz aĉetis la vilaĝon de familio Neubergidoj.

Post ellandigo de germanaj loĝantoj en la jaro 1947 loĝis en la vilaĝo nur jam ĉirkaŭ 60 homoj. En la jaro 1950 la teritorio estis ensumigita en malpermesitan zonon kaj plimulto de domoj estis deŝiritaj. Estis ĉi tie konstruita roto de limgardistaro kaj ŝtataj bienoj uzis ĉirkaŭaj kampoj por bredado de brutaro kaj por agrikulturo. En la jaro 1968 lokon prenis sovetaj soldatoj kaj por siaj celoj ili konstruis ĉi tie kelke da paneldomoj. Tiuj ĉi domoj estis forlasitaj en la jaro 1990. Ĝis la jaro 1996 en Horní Paseky estas registrita neniu loĝanto. En la jaroj 1996-1997 la paneldomoj post la soldatoj estis riparitaj el mono de urbo Aš kaj transdonitaj al uzado. En la jaro 2001 ĉi tie en tri paneldomoj vivis 52 loĝantoj.

En Horní Paseky troviĝis ankaŭ germana tombejo, sed kiu estis post la jaro 1945 senĉese neniigata fare de vandaloj. Ties nuna stato estas katastrofa. Tomboŝtonoj elŝiritaj el tomboj estas kuŝantaj jen tie jen tie en la tuta tiama tombejo, kiu estas surkreskinta al neekkono. La saman sorton trafis ankaŭ tombejoj en Újezd, Dolní Paseky kaj Vernéřov. Sed ĉiuj ĉi tri tombejoj estis jam en ĉeĥa-germana kunlaboro revitaligitaj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869369
1880341
1890336
1900326
1910342
1921289
JaroLoĝantoj
1930277
195030
196148
19700
19800
19910
JaroLoĝantoj
200152
201188
202171

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]