Horní Houžovec (germaneHertersdorf) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio situanta oriente de la urbo Ústí nad Orlicí. Ĝi troviĝas ĉe negrava sakstrato inter Knapovec kaj Horní Houžovec kaj nun estas parto de Ústí nad Orlicí. Unue ĝi estas menciata en skriba dokumento el la jaro 1292 sub ĝia tiama nomo villa Herterici. Ĝi estis servutula vilaĝo de la sinjorejo Lanŝperk, pli poste de la sinjorejo Lanškroun. En la jaro 2009 ĉi tie estis tenata en registro 32 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie vivis 48 loĝantoj. Horní Houžovec estas ankaŭ nomo de katastra distrikto kun areo 4,06 km².
Preĝejo al Vizito de Sankta Maria estas malgranda ligna konstruaĵo sur vilaĝplaco en Horní Houžovec. Estas valora ekzemplo de la popola arkitekturo en la regiono Ústí nad Orlicí. Temas pri malgranda okangula ĉarpentita konstruaĵo sur ŝtona bazamento. Eksteraj vandoj estas tegitaj per lignotabuloj, internaj vandoj stukitaj. Plafono estas ebena. Okangula tendotegmento superas per lanterno kaj bulba kupolo. Ĉe flanko de la preĝejeto situas ankaŭ ĉarpentita sakristio. Super ĝia gablotegmento estas sonorilejo kun tendotegmento. La tegmentoj estas ŝindaj. Interna instalaĵo estas nevalora. Sur kornico de la sakristio estas jarnumero 1871.
Temas pri filia preĝejo apartenanta al paroĥejo Knapovec. Diservoj nuntempe en la preĝejeto ne okazas.