Horváthertelend
Etoso
Horváthertelend, kroate Ertelen estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár. En la loknomo horvát signifas hungare: kroato.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 5 6 km²
- Loĝantaro: 83
- Poŝtkodo: 7935
- Telefonprefikso: 73
- Koordinatoj: 46°10′38″N 17°55'42″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Horváthertelend situas sur deklivoj, laŭ traira flankovojo. Szigetvár troviĝas 21, Szentlőrinc 35, Pécs 54, Budapeŝto 216 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 en formo "Horcholond". Post la mezepoko la komunumo senhomiĝis, baldaŭe unue kroatoj, poste germanoj alvenis. Post la 2-a mondmilito vivis en Horváthertelend 117 hungaroj, 41 germanoj. Vilaĝservoj estas biblioteko, vendejo, kafejeto, kuracejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika lerneja kapelo omaĝe al Reĝino de Rozario de 1928
- paroĥo el la 18-a jarcento
- kapelo omaĝe al Sankta Antonio el Padovo de 1807
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- distancoj Arkivigite je 2016-08-08 per la retarkivo Wayback Machine