Hoshikuzu Telepath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hoshikuzu Telepath
Originala titolo 星屑テレパス
Ĝenro Sciencfikcio, Jurio, Yonkoma
Aŭtoro Ookuma Rasuko
Publikiginto Houbunsha
Magazino Manga Time Kirara
Volumoj 3
vdr

Hoshikuzu Telepath (星屑テレパス [hoŝikuzu terepasu]; esperantigita: Stelpolva Telepatiisto) estas yonkoma mangao de OOKUMA Rasuko. Ĝi estas eldonita ekde 2019 de Houbunsha en Manga Time Kirara.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Konohoshi Umika estas ege timida mezlernejano kiu estas tiel maltrafa je komunikado ke ŝi sentas sin preskaŭ kiel eksterterano. Unutage, ŝi renkontiĝas kun virino kiu pretendas esti vera eksterterano.[1]

Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • KONOHOSHI Umika (小ノ星 海果 [konohoŝi umika])
  • AKEUCHI Yuu (明内 ユウ [akeuĉi jū])
  • TAKARAGI Haruno (宝木 遥乃 [takaragi haruno])
  • RAIMON Matataki (雷門 瞬 [raimon matataki])

Esperanto en la mangao[redakti | redakti fonton]

Esperanto aperas en la rakonto kiel la lingvo de eksterteranoj. Ĝi havas originalan alfabeton[2] farita de la aŭtoro kaj prezentas kelkajn ŝanĝojn, ekz:

  • Formala formo de "Saluton" estas "Peggyov movlov piviibaviv viv" (ペッギョヴ=モヴロヴ ピヴーバヴヴ=ヴヴ)[3]
  • Simpla "Saluton" aŭ "Sal" estas "Bona vi" (ボナヴー)
  • "Amiko" estas "Tomolav" (トモラーヴ). Supozeble, kunmetaĵo el japana 友 [tomo] (amiko) kaj angla love [lav] (amo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hoshikuzu Telepath ĉe Houbunsha retejo
  2. Hoshikuzu Telepath. Volumo 1. Ĉapitro 3. ISBN 978-4-8322-7205-7
  3. Hoshikuzu Telepath. Volumo 1. Ĉapitro 1. ISBN 978-4-8322-7205-7