Hot Jazz Band
Aspekto
La Hot Jazz Band estas hungara ensemblo pri ĵazo (malofte pri filmomuziko).
Ilia repertuaro estas el la unua duono de la 20-a jarcento. Ili muzikadas parte hungarajn, parte usonajn melodiojn. La ensemblestro estas Tamás Bényei [tamAŝ bEnjei], kies kanto memorigas ĉefe pri la 1930-aj jaroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1985 Tamás Bényei fondis ĵazoensemblon. Post 3 jaroj ĝi prenis la nomon Hot Jazz Band.
Ili eldonis sondiskojn en 1995, 1998, 2 en 1999, 2000, 2001, 2002, 2004, 2005, 2006, 2007, 2008, 2011.
Membroj
[redakti | redakti fonton]- Tamás Bényei - kantisto, trumpeto, banĝo
- Zsolt Bera - trombono
- László Fodor - klarneto, aldsaksofono
- István Galbács - tamburo
- Zoltán Juhász - kontrabaso, gitaro
- Lóránt Szabó - gitaro, banĝo
Premioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1994, 1995 Salgótarján
- 1995 Nov-Orleano
- 2015 Budapeŝto, premio Kossuth