W. K. Hsu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hsu W. K.)
W. K. Hsu
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

W. K. HSU estis ĉina klerulo kaj esperantisto. Ekde la jaro 1904 li studis en Francio, kaj revenis al Kantono en 1908, kie li ekde la jaro 1909 propagandis Esperanton. En 1909-10 li malfermis kursojn en la normalaj lernejoj de Nan-Wu, Kaiming kaj Kaoĉung. Granda sukceso en 1912 estis liaj kursoj en la Popola Kolegio. Kun la klerulo kaj anarkiisto Sifo li fondis Esperanto-Asocion, kaj konsideriĝas la unua pioniro de Esperanto en Suda Ĉinio. Inter liaj Esperanto-lernantoj estis Sifo, Sinpak Au kaj Won Kenn. Artikoloj de li aperis en la publikaĵo La Voĉo de la Popolo. Post plurjara paŭzo, li revenis al la movado en 1926. Kun samideanoj Wu Ta-Kwang, Won Kenn, Sinpak Au kaj aliaj li gvidis la Esperanto-movadon en Kantono, kaj estis profesoro de Esperanto en la Kantona Esperanto-Instituto.