Huérmeces

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huérmeces
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 157  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 3° 46′ U (mapo)42.521666666667-3.7713888888889Koordinatoj: 42° 31′ N, 3° 46′ U (mapo) [+]
Alto 884 m [+]
Areo 48,7 km² (4 870 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Huérmeces (Provinco Burgoso)
Huérmeces (Provinco Burgoso)
DEC
Huérmeces
Huérmeces
Situo de Huérmeces
Huérmeces (Hispanio)
Huérmeces (Hispanio)
DEC
Huérmeces
Huérmeces
Situo de Huérmeces

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huérmeces [+]
vdr

Huérmeces [ŬERmeces] estas loĝloko kaj municipo en la nordokcidenta centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
Palaco de Fernández-Zorrilla.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 48,700 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 164 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste iom stabiliĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 25 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas komponita de loĝlokoj Huérmeces, Quintanilla-Pedro Abarca, Ruyales kaj San Pantaleón del Páramo. Ekde 2017, la municipo estas en la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono. Krome estas protektita areo, kie reproduktiĝas gufoj kaj reĝaj agloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Huérmeces formis parton de la Jurisdicción de Haza de Siero en la partido de Castrokeriz, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. La Duko de Medinaceli estis ordinara urbestro.

Inter la Censo de 1981 kaj la antaŭa, pliiĝis la municipa teritorio ĉar ĝi aligis Quintanilla-Pedro Abarca.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la palaco de Fernández-Zorrilla, la ruinoj de la Turo de la Dukoj de Abrantes kaj arkeologiaj kuŝejoj “Novilla”, “Páramo de Valdoño”, “Alto de los Cotillos” kaj “El Campillo”.

Estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]