Hubert Gautier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hubert Gautier
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1660 (1660-08-21)
en Nimo
Morto 27-an de septembro 1737 (1737-09-27) (77-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater University of Orange
Okupo
Okupo konstruinĝeniero • inĝeniero
vdr

Henri Gautier (21a de Aŭgusto 1660 – 27a de Septembro 1737) estis franca inĝeniero. Li naskiĝis en Nîmes, Francio.

Gautier dekomence studis kiel kuracisto, sed ŝanĝis al matematiko kaj fine al inĝenierado. Li estis inĝeniero dum 28 jaroj en la provinco Langvedoko.[1] En 1713, li iĝis Inspektisto de pontoj kaj ŝoseoj kaj translokiĝis al Parizo kie li plulaboris ĝis sia retiriĝo en 1731. Ankaŭ tie li mortiĝis.

En 1716, li verkis la unuan konatan libron pri konstruado de pontoj, nome Traité des ponts.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hubert Gautier Encyclopædia Britannica Online. 26 Dec. 2010.
  2. H. Gautier: Traité des Ponts. 2nd Ed. André Cailleau, Paris 1728