Hubert Pál Álgyay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hubert Pál Álgyay [Aldjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Álgyay Hubert Pál estis hungara inĝeniero, profesoro.

Hubert Pál Álgyay [1] naskiĝis la 6-an de junio 1894 en Szeged. Li mortis la 27-an de aŭgusto 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hubert Pál Álgyay lernis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, post la diplomo en 1921 li restis plu en la universitato por instrui. Post 3 jaroj li atingis la instruan rangon adjunkto. En la sama jaro li doktoriĝis. En 1926 li havis postenon en ministerio pri komerco kaj trafiko, post jaroj li estis subministro. Li faris la planojn pri la Petőfi-ponto, poste li gvidis la larĝigajn laborojn de Margit-ponto en la 1930-aj jaroj. En 1937 li estis nomumita privata profesoro, post 4 jaroj publika ordinara profesoro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]