Hum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hum
itale: Colmo, germane: Cholm
urbo
Hum - la plej malgranda urbo en la mondo
Oficiala nomo: Hum
Ŝtato Kroatio Kroatio
Duoninsulo Istrio
Provinco Istarska Županija
Administra municipo Buzet
Historiaj regionoj
Montaro Učka
Situo Hum
 - alteco 349 m s. m.
 - koordinatoj 45° 20′ 53″ N 14° 02′ 53″ O / 45.34806 °N, 14.04806 °O / 45.34806; 14.04806 (mapo)
Loĝantaro 17 (2001)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 52425
Telefona antaŭkodo +385 (0)52
Aŭtokodoj PU
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Kroatio
Vikimedia Komunejo: Hum
Retpaĝo: www.hum.hr

Hum estas la plej malgranda urbo en la mondo troviĝanta en la centra parto de duoninsulo Istrio, en la nordokcidenta Kroatio. Ĝi situas proksimume 7 kilometroj de urbo Roč kaj 14 km sudoriente de urbo Buzet. La urbo hodiaŭ havas sume 18 loĝantojn kaj ĝi estas enskribita en Guinness-libro de rekordoj. Hum estas ĉirkaŭigita per remparoj longaj 100 metroj kaj larĝaj 35 metroj, kie la domoj situas interne de la remparoj en nur tri vicoj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romanika preĝejo de sankta Jeronimo el la 12-a jarcento
  • monumento 7 km longa Aleo de hlaholitoj kun 11 ŝtonaj obeliskoj

Fotografioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]