Rabštejn nad Střelou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 50°02′32″N 13°17′22″E  /  50.04222°N, 13.28944°O / 50.04222; 13.28944 (Rabštejn nad Střelou)
Rabštejn nad Střelou
germane: Rabenstein an der Schnella, latine: Rabenstein
municipa parto
Rabstejn z hrabeci vyhlidky1.jpg
Vido al Rabštejn de sur Belvedero de grafo
Rabstejn nad Strelou CoA CZ.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Rabštejn nad Střelou
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Plzeň-nordo
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Manětín
Naturparko Horní Střela
Tipo de parto Urba parto
Rivero Střela
Situo Rabštejn nad Střelou
 - alteco 476 m s. m.
 - koordinatoj 50°02′32″N 13°17′22″E  /  50.04222°N, 13.28944°O / 50.04222; 13.28944 (Rabštejn nad Střelou)
Areo 8,9072 km² (890,72 ha)
Loĝantaro 21 (2010)
Denseco 2,36 loĝ./km²
Unua skribmencio 1269
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 331 62
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rabštejn nad Střelou
Retpaĝo: www.rabstejnnadstrelou.wz.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Unu el aliroj ĝis Rabštejn
Ŝtona domo

Rabštejn nad Střelou (en latinaj tekstoj Rabenstein, germane Rabenstein an der Schnelle) estas eksa historia urbo en norda parto de distrikto Plzeň-nordo, hodiaŭ parto de urbo Manětín. En la urbo vivas ĉirkaŭ 25 daŭraj loĝantoj, ties katastra teritorio okupas 890,72 ha.

Rabštejn akiris statuton de urbo en la jaro 1337 kaj hodiaŭ ĝi estas konsiderata kiel la plej malgranda urbo en Ĉeĥio. Laŭ Guinness-libro de rekordoj la plej malgranda urbo en la mondo estas Hum en norda Kroatio. Ĝi havas proksimume la saman nombron da loĝantoj kiel Rabštejn, sed ĝi estas memstara, dum Rabštejn estas parto de urbo Manětín.

Situo[redakti | redakti fonton]

Rabštejn situas super la dekstra bordo de rivero Střela, sur monto limigita per krutaj deklivoj de sude kaj de norde, 7,5 km nordoriente de Manětín. La urbo troviĝas meze de natura parko Horní Střela.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ŝtona ponto
  • ruinoj de gotika burgo el la 14-a jarcento kaj urbaj remparoj
  • preĝejo de Virgulino Maria Sepdolora
  • monaĥejo de la Servistoj de Mario
  • baroka kastelo
  • juda tombejo
  • popola arkitekturo
  • muelejo ĉe Lišákidoj

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Rabštejn najbaras nordoriente kun Nový Dvůr, sude kun Kotaneč, sudokcidente kun Stvolny kaj okcidente kun Vranov

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Jiří Čarek: Městské znaky v českých zemích, Academia Praha 1985

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]