Hungaraj varomarkoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hungaraj varomarkoj estas iomgrade karakterize ligeblaj al Hungario. Plej multaj hungaraj varomarkoj elformiĝis post la Dua mondmilito, kiam danke al la forta industriiĝo de la lando aperis multaj varoj kiuj atingis famon en Hungario kaj iĝis gravaj varomarkoj.

Ikarus[redakti | redakti fonton]

Ikarus estas nomo de aŭtobuso, produktita ekde 1949-50 en Hungario. Laŭ interkonsento inter la socialismaj landoj, la aŭtobuso amase produktiĝis kaj vendiĝis. Busoj de tiu marko plu estas uzataj en multaj urboj de eksa Sovetunio kaj aliloke.

Tisza-ŝuo[redakti | redakti fonton]

La tisza-ŝuo [tisa] estis produktita ekde 1971 en la Ŝufabriko de Martfű. La produktado ĉesis komence de la 1990-aj jaroj, sed reekis en 2003 en la Ŝufabriko de Pemü (en urbo Cegléd). Ĝi celas la retro-senton de la junuloj.

Trapper-ĝinzo[redakti | redakti fonton]

Ĝia produktado ekis en 1975 en ŝtata entrepreno Lenfonó és Szövőipari Vállalat (Budaflax), kiu rajtis importi bazmaterialon. La firmao Budaflax en 1981 aĉetis licencon de Lee Cooper. Tiam la nomo Trapper malaperis finfine. La firmao Budaflax produktis la ĝinzon Lee Cooper ĝis 1993.

Lehel-glaciŝranko[redakti | redakti fonton]

La firmaon aĉetis Electrolux kaj komence aperis la nomo Zanussi-Lehel poste nur Zanussi sur la glaciŝrankoj.

Tungsram (lumigiloj)[redakti | redakti fonton]

Tungsram estis mondkonata varomarko de Hungario. Ĝi jam produktis lampojn ekde komence de la 1900-aj jaroj. Ĝin aĉetis en 1990 la usona General Electric kaj pluevoluigis la firmaon al produkta centro.

La nomo de la marko deriviĝas de du nomoj de la metalo volframo, tungsten kaj volfrám. Ĝi memorigas pri la nomo de germana lampa firmao, Osram, kiu deriviĝas de la metaloj osmio kaj volframo.

Dolĉaĵoj[redakti | redakti fonton]

Boci csoki [boci-ĉoki][redakti | redakti fonton]

En Hungario produktis unuafoje ĉokoladon la Magyar Kakaó és Csokoládégyár Rt. en Szerencs, en 1923. Ĝi havis la nomon 101-a kuirĉokolado, antaŭulo de boci-ĉoki. La fabriko estis ŝtatposedigita en 1948 kaj al produkto ricevis la nomon Szerencsi Tejcsokoládé. La fabrikon aĉetis en 1991 la svisa Nestlé, kiu pluproduktis ĝin ĝis 2004. Ekde tiam la produktado okazas en Ĉeĥio. Oni vendas el ĝi ĉ. 13 milionojn jare.


Túró Rudi[redakti | redakti fonton]

(legu pli ĉe ĉokolada kazeostangeto)

Ĝi estas kazeo-stangeto kovrita per ĉokolado. Ĝi estas daŭre produktata kaj populara dolĉaĵo en Hungario, ekde la 1960-aj jaroj.

Hélia-D[redakti | redakti fonton]

Hélia-D estas kozmetikaĵo, malkovrita en ĉ. 1980 fare de anjo Nedeczky en Debrecen. Ŝi rimarkis, se ŝi deŝeligas la sunfloran tigon, la el tio fluanta blanka likvaĵo glatigas sian haŭton. Pri la kremaĵo ekatentis la Biogal Gyógyszergyár de Debrecen kaj al produkto iĝis la plej sukcesa kozmetikaĵo je mezo de la 1980-aj jaroj. Ĝin aĉetis Unilever, kiu vendis ĝin en 2004 al hungaraj investistoj (Helia-D Kft.). Oni vendis en 2005 jam tricent-mil ekzemplerojn.

Baba[redakti | redakti fonton]

El produktaĵo por beboj iĝis ĝenerala kozmetika produkta familio.

Biopon, Tomi, Ultra[redakti | redakti fonton]

Lavpulveroj.

Csepel-biciklo, motorciklo, ŝarĝaŭto[redakti | redakti fonton]

La fabrikon de la Ĉepel-bicikloj privatigis en 1988 kaj aĉetis ĝin firmao Schwinn. Schwinn Co. bankrotis en 1994, ĝin posedis financaj inventistoj 1994-1996, kiam aĉetis ĝin YBN Magnex Inc. Nemzetközi Rt.. La firmao staris en 2000 ĉe bankroto, kiam aĉetis ĝin faka inventisto Tandem-Szolnok Kft.

Videoton[redakti | redakti fonton]

Televidilo

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]