Iŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iŝi estas pronomo por ina ili proponita de Kálmán Kalocsay kaj Gaston Waringhien en tria eldono de Plena Gramatiko de Esperanto (parto 1, paĝ. 72-73, alineo 46, komentario I)[1]. Ili citis la biblian tekston Mat. 28:10-11:

Tiam Jesuo diris al ili (LA VIRINOJ): Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos. Kaj dum ili iris...

Kaj la aŭtoroj demandas ĉu tiu lasta ili signifas "la fratoj" aŭ "la virinoj". Kaj ili proponas por klarigo:

Tiam Jesuo diris al iŝi: Ne timu, iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos. Kaj dum iŝi iris...".

La pronomo ili ne montras sekson.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. Kalocsay, K., & Waringhien, G. (1958). Plena gramatiko de Esperanto : la vorto kaj la frazo (3. kompletigita eld). Eldonis Esperanto-Propaganda Centro.