Iŝinomori Ŝotaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iŝinomori Ŝotaro
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1938 (1938-01-25)
en Gubernio Mijagi
Morto 28-an de januaro 1998 (1998-01-28) (60-jaraĝa)
en Tokio
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Miyagi Prefectural Sanuma Senior High School
Okupo
Okupo japana bildliteraturisto • kantotekstisto • animaciistoscenaristo
Verkoj Cyborg 009
Ganbare!! Robocon
TTT
Retejo http://www.ishimoripro.com
vdr

IŜINOMORI Ŝotaro (japane 石ノ森 章太郎, Ishinomori Shōtarō , n. la 25-an de januaro 1938, m. la 28-an de januaro 1998) estis japana mangaa artisto kiu iĝis influa figuro en la ĝenroj mangao, animeo, kaj la filma ĝenro tokusatsu (japane 特撮 respektive とくさつ, laŭvorte "fotografio de specialaj efikoj"), kreante plurajn ege popularajn longdaŭrajn seriojn kiel ekzemple Cyborg 009, serialon Super Sentai (poste adaptite en la serialon Power Rangers), kaj la serialon Kamen Rider. Alia menciinda mangaa serio de li estis Gilgameŝ. Krom esti aktiva kiel bildliteraturisto, li ankaŭ laboris kiel kantotekstisto, animaciisto kaj scenaristo. Li estis dufoje premiita fare de la Mangaa Premio Ŝōgakukan, en 1968 kaj en 1988. Li estis naskita kiel Onodera Ŝotaro (小野寺 章太郎, Onodera Shōtarō) en Tome, gubernio Mijagi, kaj ankaŭ estis konata kiel Iŝimori Ŝotaro (石森 章太郎, Ishimori Shōtarō) antaŭ 1986, kiam li ŝanĝis sian familian nomon al Iŝinomori, aldonante la karaktron no (ノ) en la skribsistemo de strekaj kanaoj.

Iŝinomori ankaŭ ilustris bildstrian adaptadon de la Super Nintendo videoludo The Legend of Zelda: A Link to the Past, kiu estis produktita por la usona publikaĵo Nintendo Power. La bildstriaro konsistis el 12 ĉapitroj, kiuj estis seriigitaj de januaro 1992 (Volumo 32) ĝis decembro 1992 (Volumo 43).