International Association of Music Information Centres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el IAMIC)
International Association of Music Information Centres
internacia organizaĵo
Komenco 1986 vd
vdr

La International Association of Music Information Centres (IAMIC) aŭ en Esperanto Internacia Asocio de informcentroj pri muziko, estas tutmonda reto de organizaĵoj fondita en 1986, kiu dokumentas kaj antaŭenigas nuntempan muzikon. En 2010 IAMIC kunigis 37 organizaĵojn en 33 landoj (2021). IAMIC havas sian ĉefsidejon en Bruselo.

Ĉiu el la muzikaj informcentroj dokumentas kaj antaŭenigas vastan variecon de muzikaj ĝenroj de sia lando, inkluzive de nuntempa muziko, klasika muziko, mondmuziko, ĵazo kaj popmuziko. Dum ĉiu el la centroj ĉefe zorgas pri la muziko de sia propra lando, IAMIC antaŭenigas internaciajn interŝanĝajn kaj komunajn muzikajn projektojn. En epoko en kiu interkulturaj renkontiĝoj iĝas pli intensaj, tiuj informcentroj povas ludi gravan rolon ekzemple en la disvastigo de la imago de iu lando aŭ helpi krei pli egalecan ludkampon por eŭropaj kantistoj en la tutmonda muzka merkato kie dominas anglaj kaj usonaj grupoj.

La muzikaj informcentroj konservas ampleksajn kolektojn de partituroj, sonregistraĵoj, artistaj biografioj kaj muzikologiaj verkoj aŭ interligi (virtuale) jam ekzistantajn kolekojn. Ili organizas festivalojn, koncertojn, konkursojn kaj konferencojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]