INRIA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
INRIA
Institut de recherche d'informatique et d'automatique
publika esplora institucio en Francio • lernejo
Komenco 1967 vd
Geografia situo 48° 50′ 14″ N, 2° 6′ 13″ O (mapo)48.837162.103484Koordinatoj: 48° 50′ 14″ N, 2° 6′ 13″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Le Chesnay
INRIA (Francio)
INRIA (Francio)
DEC
INRIA
INRIA
Map
INRIA
Ĉefestro(j) Bruno Sportisse • Jacques-Louis Lions • Alain Bensoussan • Bernard Larrouturou • Michel Cosnard • Gilles Kahn • Michel Cosnard • Michel Cosnard • Antoine Petit vd
Membro de PICOM • Systematic Paris-Region • Konsorcio Couperin • Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo • Renater • ORCID • Asocio Universitata de Franclingvio • Coalition for Advancing Research Assessment vd
Filioj Institut de recherche en informatique et systèmes aléatoires • INRIA Bordeaux–Sud-Ouest research centre • Inria Grenoble - Rhône-Alpes research centre • Inria research centre Lille - Nord Europe • Inria Nancy - Grand-Est research centre • Inria Rennes - Bretagne Atlantique Research Centre • Inria Saclay - Île-de-France Research Centre • Research Centre Inria Sophia Antipolis - Méditerranée • Institut Élie Cartan de Lorraine • Centre for Applied Mathematics • Institut de Mathématiques de Bordeaux • Laboratoire d'Informatique de Grenoble • LORIA • Biometry and Evolutionary Biology Laboratory • LINA • Grenoble Images Parole Signal Automatique • Laboratoire des sciences de l'ingénieur de l'informatique et de l'imagerie • Instituto de Matematiko de Orsay • Laboratory of Mathematics and their Applications • Laboratoire Paul Painlevé • Laboratoire Jacques-Louis Lions • Laboratoire Spécification et Vérification • Laboratory Preuves, Programmes et Systèmes • Wave Propagation Mathematical Study and Simulation • Unit of Mathematics, Pure and Applied • Laboratoire de recherche en informatique • Laboratoire Jean Kuntzmann • LIRMM • Fédération Informatique de Lyon • Sciences et Technologies des Cultures et Sociétés Numériques • LabEx PERSYVAL-Lab • Laboratoire de l'Informatique du Parallélisme • Instituto Franca de Bioinformadiko • Q109620676Q109042513 • House of Simulation • Q51780222 vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo national public establishment of an administrative nature
vdr

INRIA (france Institut national de recherche en informatique et en automatique, Nacia Instituto pri Esplorado en Informadiko kaj Aŭtomatiko) estas nacia esplorinstituto en Francio laboranta en la kampoj de komputiko, regosistemoj kaj aplika matematiko.

Ĝi estis kreita en 1967 en Rocancourt apud Parizo kadre de la ŝtata program Plan Calcul.

INRIA estas publika scienca kaj teknologia institucio (établissement public à caractère scientifique et technologique, EPST) kaj estas sub la duobla administrado de la franca Ministerio pri Edukado kaj tiu pri Ekonomio.

Statuso[redakti | redakti fonton]

INRIA havas 8 esplorcentrojn. Ĝis decembro 2007, la tri centroj en Bordeaux, Lille kaj Saclay formis ununuran centron INRIA Futurs. INRIA laborigas ĉirkaŭ 3 800 homojn, inkluzive de 1 300 esploristoj.

Politiko de "Open Access"[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2010, INRIA, kune kun la Universitato Pierre et Marie Curie kaj la Universitato Paris Diderot, kreis IRILL, esplorcentron por libera programaro.

INRIA estas forta subtenanto de libera aliro eldonaĵoj sub "Open Access" (libera aliro - al scienco). Ekde 2013, ĉiuj membroj de la esplorteamoj de INRA estas devigataj disponigi siajn publikaĵojn libere sur la platformo HAL[1], kies alireblo kaj daŭra stabileco estas garantiitaj de la franca registaro. Kiam la eldonisto de scienca revuo en kiu la verko estas publikigita, malpermesas al la aŭtoro meti la artikolon dezajnitan de la eldonejo sur tia platformo kiel HAL, tiam la aŭtoro devas meti memdezajnitan version sur HAL (ekzemple, la manuskripton kiun oni sendis al la eldonejo). INRA konstatas, ke sub neniu cirkonstanco la eldonejo povas postuli kopirajton pri dokumento kreita de la aŭtoroj mem. Aldone al ĉi tiu devo, INRA disponigas monrimedojn por pagi la eldonkostojn de revuoj en "Open Access".

Esperanto[redakti | redakti fonton]

INRA kontribuas al ellaborado de aŭtomata rekonilo por manskribitaj esperantlingvaj tekstoj kaj ankaŭ por stenografiaj skribaĵoj. Tiu parto estos ellaborata kaj disvolvata de la kunlaboranta teamo Almanach (INRIA), kiu fakas pri aŭtomata komputila lingvoprilaborado, ekzemple la biciklan vojaĝon de la esperantisto-laboristo Lucien Péraire al Eŭrazio (1928-1932)[2].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

france Alain Beltran, Pascal Griset, Histoire d’un pionnier de l’informatique: 40 ans de recherche à l’Inria, EDP Sciences, 2007, ISBN 2-86883-806-5

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Le libre accès, une priorité pour Inria, INRA,arkivita la 13-an de novembro 2021 helpe de Wayback Maŝino.
  2. (eo) SAT en Leningrado kaj proleta biciklado tra Azio, Libera Folio, la 11-an de decembro 2021.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de INRA