Sufikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el IZA)

Sufikso (aŭ "post-afikso") estas afikso kiu estas postmetita al alia morfemo, kreante novan signifon. Ekzemple, en Esperanto, kat + et = katet[o].

Postafiksoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo sufiksoj en Esperanto.

En la libro La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin norvega esperantisto Otto Prytz en sia artikolo Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj analizas la funkciadon de sufiksoj en Esperanto;[1] por tio sinjoro Prytz komparas tion kun la sistemo en la hispana lingvo aldonante ekzemplojn de aliaj etnoligvoj. Dekomence li skize difinas la necesajn konceptojn de vorto, gramatika finaĵo, radiko, radikaĵo, prefikso, sufikso kaj afikso. Sufiksoj en etnolingvo povas esti derivaj (kiuj "modifas la signifon de la radikaĵo kaj eĉ povas pasigi la vorton al alia vortklaso" kaj taksaj;[2] kelkaj povas esti kaj kaj. Ĉe kelkaj derivaj estas ofta ŝanĝo de genro (en hispana adjektoj kaj aĵ-nomoj havas genron). Kelkaj derivitaj vortoj leksikiĝas kaj tiel "[E]n ju pli da leksikiĝintaj unuoj partoprenas unu sama sufikso, des malpli produktiva ĝi fariĝas."[3] En Esperanto sufiksoj povas aperi kiel radikoj, havas signifon tre bone difinitan kaj kovras po unu saman signifoparcelon. Tiel la uzo estas diferenca: Esperantaj derivaĵoj estas pli unusencaj, oni devas elekti pli precizan esprimon kaj la derivado estas pli multe uzata. Kelkaj derivitaj vortoj, kiel vortaro, arbaro, lernejo kaj preĝejo leksikiĝis kaj se tio "daŭros, la sufiksoj riskas perdi sian produktivecon". Oni devos memori, kiuj derivaĵoj jam estis "okupitaj", kaj elekti inter naturalismo kaj skemismo, el kiuj unua furoras en faka lingvaĵo (moskeo kontraŭ islama preĝejo). Indos meza vojo.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Otto Prytz, Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj, En: La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) pp. 386-304.
  2. La arto..., pp. 387-390.
  3. La arto..., p. 391.
  4. La arto..., p. 393.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.