Saltu al enhavo

I miserabili

El Vikipedio, la libera enciklopedio
I miserabili
filmo
Originala titolo I miserabili
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1948
Ĝenro filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Rodolfo Lombardi
Reĝisoro(j) Riccardo Freda
Produktisto(j) Carlo Ponti
Scenaro Riccardo Freda • Mario Monicelli • Vittorio Nino Novarese • Stefano Vanzina
Loko de rakonto Francio
Muziko de Alessandro Cicognini
Rolantoj Gino Cervi • Valentina Cortese • Luigi Pavese • Jone Romano • Gino Cavalieri • Nino Marchetti • Andreina Pagnani • Gabriele Ferzetti • Aldo Nicodemi • Ugo Sasso • Franco Balducci • Marcello Mastroianni • Giuseppe Pierozzi • Oreste Fares • Cosetta Greco • Carlo Jachino • Dina Romano • Gian Paolo Rosmino • Hans Hinrich • Ciro Berardi
Produktinta firmao Lux Film
IMDb
vdr

I miserabili (La mizeruloj) estas itala filmo de 1947 reĝisorita de Riccardo Freda.

La filmo estas bazita sur la samnoma romano de Victor Hugo; por ties prezentado en kinejoj ĝi estis dividitaj en du epizodoj pro ties longeco: la unua estis titolita Caccia all'uomo (Homĉasado), dum la dua estas titolita Tempesta su Parigi (Ŝtormo super Parizo).

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • Unua parto, Caccia all'uomo (Homĉasado)

Jean Valjean klopodas ŝteli panbulon por nutri siajn filojn, sed li estis tuj kaptita de la polico kaj kondamnita je kvin jaroj da prizono, kiuj iĝas 18 jaroj pro liaj nombraj fuĝoklopodoj. Liberigita li estas malakceptita de ĉiuj. Nur la bonfaremo de la episkopo de Digne, al kiu li estis ŝtelinta du kandelabrojn, konvinkis lin ŝanĝi sian vivon. Li konstruis al si novan identecon kiel Sro. Madeleine kaj iĝas prospera industriisto. Sed dum tiuj jaroj, la policestro Javert ne ĉesis serĉi lin.

Valjean devas plu fuĝi sed antaŭe devas plenumi la promeson faritan ĉe la mortolito de Fantine, okupiĝis pri lia filino Cosette. Fantine estis virino maldungita de la fabriko, nesciante tion Madeleine, ĉar oni malkovris, ke ŝi estas fraŭlina patrino, kaj kiu poste ŝi devis fali en prostituado, malsano kaj morto. Ŝia filino Cosette estis zorgita provizore de la geedzoj Thénardier kiuj, spite la monon kiun ili ricevis de Fantine por elteni ŝin, traktis la filinon kiel sklavino.

  • Dua parto, Tempesta su Parigi (Ŝtormo super Parizo)

Post dek kvar jaroj ĉiuj roluloj estas en Parizo: Valjean konstruis al si novan identecon laŭ la nomo de Leblanc kaj protektas Cosette for de la atingo de aliuloj ne rakontante ŝian pasintecon; la geedzoj Thénardier havas gastejon kie loĝas Mario, juna revoluciulo al kiu ilia filino estas sekrete enamiĝinta. Mario, kiu fuĝis de la polico, kaŝiĝas en la domo de la geedzoj Leblanc kie li enamiĝas de Cosette. Valjean estas malkovrita de Thénardier kiu intencas venĝi sed li lasas sin aresti de Javert.

Dum la insurekcio de 1832, la destino de la diversaj roluloj plenumiĝas: Mario estas vundita kaj portita de Valjean ĉe sia patro. Javert finfine konstatas sian eraron kaj liberigas Valjeau, sed poste li memmortigas sin ĵetante sin al Seine. Mario, repaciĝinta kun sia patro, kaj Cosette povas plenumi sian amon kaj geedziĝas. Thénardier reaperas kaj mortas pafinte sur Valjean kiu same mortas ne povante kunĝui la feliĉon de sia adoptita filino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Gino Cervi : Jean Valjean
  • Valentina Cortese : Fantine / Cosette juna
  • Hans Hinrich : Javert
  • Luigi Pavese : Thénardier
  • Jone Romano : Edzino Thénardier
  • Massimo Pianforini : Monseigneur Myriel
  • Andreina Pagnani : Fratino Simplice
  • Duccia Giraldi : Cosette enfant
  • Gino Cavalieri : La polica arkivisto
  • Aldo Nicodemi : Marius
  • Joop van Hulzen : La barono Gillenormand
  • Delia Orman : Éponine
  • Ugo Sasso : Enjolras
  • Marcello Mastroianni : revoluciulo

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • (en) Roberto Curti, Riccardo Freda: The Life and Works of a Born Filmmaker, McFarland, 2017 (ISBN 978-1476628387)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]