Ian P. Griffin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dr Ian P. Griffin ĉe la Scienca Instituto de la Kosmoteleskopo. (bildo NASA - 2006)

Ian P. GRIFFIN estas brita astronomo.

Li komencis sian karieron ĉe la Universitata Kolegio Londono, kombinante ambaŭ astronomian esploron kaj sciencan popularigon. Li estis direktoro de la Planetario de Armagh de 1990 ĝis 1995. Li poste laboris ĉe la Astronaut Memorial Planetarium and Observatory de la Eastern Florida State College de Cocoa (Florido, Usono) kaj ĉe la Observatorio de Auckland en Nov-Zelando antaŭ akcepti postenon de publika komunikado ĉe la Scienca Instituto de la Kosmoteleskopo (centro de sciencaj operacioj por la Kosmoteleskopo Hubble) en Baltimore (Usono).[1]

De 2004 al 2007 Griffin estis direktoro de la Muzeo de la Scienco kaj Industrio en Manchester.

Esploroj kaj malkovroj

Dum sia tempo ĉe la Instituto de la Kosmoteleskopo, Griffin kontribuis al la observo kaj studo de la duopa transneptuna objekto 1998 WW31,[2] la dua duopa TNO malkovrita post la sistemo Plutono - Karono. Li kolektis valorajn datumojn por helpi la astronomojn en ilia kompreno de la maso kaj de la sinteno de la objektoj de la Kujper-zono.[3]

Li ankaŭ malkovris aŭ kunmalkovris (per programoj uzantaj malgrandajn teleskopojn) 25 asteroidojn, (laŭ Minor Planet Center[4]) inter 1998 kaj 2001.

Notoj kaj referencoj

  1. Observing Solar System Objects with the Hubble Space Telescope (angle)
  2. La duopa Kujper-zona objekto 1998 WW31, el "Hubblesite" (angle)
  3. Hubble ĉasas duopan objekton ĉe la limo de nia sunsistemo, el "Hubblesite Newscenter" (angle)
  4. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)

Eksteraj ligiloj