Iby Kovács
Aspekto
Iby Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1934 (90-jaraĝa) en Mezőkovácsháza |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1950–1954) |
Familio | |
Edz(in)o | György Korda |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Iby Kovács [ibi kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Iby estas hungara operetkantisto, aktoro, primadono, subreto. Ŝia edzo estis György Korda.
Iby Kovács[1][2] naskiĝis la 24-an de januaro 1934 en Mezőkovácsháza.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Iby Kovács akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1954. Ŝia ĉefinstruisto estis Magda Olthy. Post la diplomo ŝi ludis longe en Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi estis ankaŭ gastaktoro en pluraj teatroj, ekzemple Teatro Petőfi, Teatro Szigligeti (Szolnok). Ekde 1985 ŝi partoprenis en eksterlandaj turneoj de Operetoteatro. En 1993 ŝi iĝis privata aktoro. Ŝi edziniĝis, baldaŭ eksedziniĝis.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Perditaj Amopenoj - Maria
- Imre Kálmán:
- Montmartre-i ibolya - Violetta
- Marica grófnő - Lotti
- Ferenc Lehár: Cigányszerelem (vidu la foton!) - Berta; Julcsa
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - sorĉistino
- Ferenc Molnár: Riviéra - Cibulka
- Franz von Suppé: Boccaccio - Fiametta; Peronella
- Hervé: Mam'zelle Nitouche - pordistino
- Jenő Huszka:
- Gül Baba - Leila
- Mária főhadnagy - S-ino Simonich
- Lili bárónő - Christina
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Csudapest (1962)