La distrikto Ida-Viru aŭ distrikto orienta Viru (estoneIda-Viru maakond aŭ Ida-Virumaa, historie ankaŭ svedeÖstra Wierland kaj germaneOst-Wierland) estas unu el dek kvin administraj distriktoj de Estonio, kaj troviĝas en la nordoriento de la ŝtato. Distrikta ĉefurbo estas la urbo Jõhvi, kaj grava loĝloko ankaŭ estas la industria urbo Kohtla-Järve. Komence de la jaro 2008 en la teritorio vivis 170 000 loĝantoj. Granda parto de la industriaj entreprenoj de Estonio situas ĉi tie, kaj geologie ankaŭ la plejparto de la estonia provizo de ardezo, historie uzata interalie por tegi tegmentojn, kaj de oleoardezo uzata kiel energiofonto troveblas en la teritorio.
La distrikto situas ĉe la suda marbordo de la Finna Golfo de la Balta Maro, kaj limas je la distriktoj Lääne-Viru ("okcidenta Viru") okcidente kaj Jõgeva sudokcidente. Oriente ĝi limas je Rusio, kaj la suda limiĝo estas la granda lago Peipsi.