Peipsi
Peipsi järv Чудское озеро Peipus | ||
---|---|---|
Satelita foto
| ||
lago | ||
Situo | Estonio, Rusio | |
Ĉefaj fontoj | Riveroj Emajõgi, Velikaja | |
Ĉefaj elfluoj | Rivero Narva | |
Insuloj | Piirissaar | |
Setlejoj | Mustvee, Kallaste | |
Areo de la baseno | 47800 km² | |
Landoj de la baseno | Estonio, Rusio, Latvio, Belorusio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 58° 41′ 0″ N, 27° 29′ 0″ O (mapo)58.68333333333327.483333333333Koordinatoj: 58° 41′ 0″ N, 27° 29′ 0″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 30 m | |
Surfaca areo | 3555 km² | |
Akva volumeno | 25 km³ | |
Maksimuma profundo | 12,9 m | |
Averaĝa profundo | 7 m | |
Borda longo1 | 520 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Peipsi (estone Peipsi-Pihkva järv, ruse Чудское озеро (Ĉudskoje Lago), germane Peipussee kaj same en la ĝermanaj lingvoj de Skandinavio Peipus) estas granda purakva lago sur limo inter Estonio kaj Rusio en norda Eŭropo.
Ĝi estas la kvara kaj kvina plej granda lago en Eŭropo, post la Ladoga lago kaj Onega lago en Rusio norde de Sankt-Peterburgo, Vänern en Svedio kaj eble Saimaa en Finnlando. La sekvaj laŭ grandeco estas lagoj Saimaa aŭ Päijänne kaj Inari en Finnlando.
Laŭ la estonlingva nomigo kaj same en la loka voroa, Peipsi estas la norda parto, Pihkva la suda, kaj la pli mallarĝa meza parto nomiĝas Lämmijärv. Tamen el geografia vidpunkto temas pri unusola lago, kaj en la plej multaj aliaj lingvoj la nomo Peipsi respektive Peipus uzatas por la tuta lago.