Idris (Libio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝo Idris en 1951 ĉe la sendependiĝo de Libio
Idris la 1-a, reĝo de Libio (1965)
Reĝa standardo
Reĝo Idris en 1967 kun la egipta prezidanto Naser

Idris la 1-a, arabe إدريس السنوسي "Idrīs as-Sanūsī" (naskiĝis la 12-an de marto 1890 en Al Bajda, mortis la 25-an de majo 1930 en Kairo) estis de 1951 ĝis 1969 reĝo de reĝlando Libio.

Idris al-Sanusi estis nepo de Muhamad al-Sanusi. En 1916 li fariĝis ordenestro de la Sanusio-ordeno kiu havis multajn anojn en Libio. Dum la Dua Mondmilito la sanusianoj batalis kontraŭ Italio, kies kolonio Libio tiam estis.

En 1949 li fariĝis emiro de Cirenio kaj en 1951 reĝo (la unua kaj la lasta) de la sendependa reĝlando Libio. En 1963 li centraligis la administradon, forigante la tri historiajn libiajn provincojn Tripolio, Fezano kaj Cirenio. Ekde 1962 la lando riĉiĝis per la trovita nafto.

La 1-an de septembro 1969 reĝo Idris estis eksigita en puĉo fare de kolonelo Muamar Kadafi, kiu fondis la nunan Libian Araban Respublikon.