Idriss Déby

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Idriss DÉBY (naskiĝis en 1952 en Berdoba apud Fada, Ĉado) estas Prezidento de Ĉado ekde la 1-a de decembro 1990

Biografieto

Idriss Déby (naskiĝis en 1952 en Berdoba apud Fada, Ĉado), kiu mem nomas sin Idriss Déby Itno ekde januaro 2006, estas membro de la etno "Zaghawa", proksima al la etno "Toubou". Prezidento de Ĉado ekde la 1-a de decembro 1990, li estis reelektita la 3-an de majo 2006 por tria mandato per 64.67% de la validaj voĉdonoj.

Familio

Brahim Déby, filo de Idriss Déby, kiu estis postsekvonta sian patron al la povo, estis murdita la 2-an de julio 2007 en Courbevoie, Francio.

Politika kariero

Li estras Ĉadon ekde la 1-a de decembro 1990, kiam, helpate de Francio li forpelis el la povo sian antaŭan armean kunulon Hissène Habré post periodo de armita lukto el Sudano. Li estas la fondinto de "Mouvement Patriotique du Salut" (Patriota Movado de Savo), armita movado poste fariĝinta politika partio, kiu superas en la politika vivo de Ĉado. Li estis elektita por unua mandato en 1996, poste por dua mandato en 2001. La 21-an de decembro 1999, dektri politik-militaj movadoj kaj politikaj partioj unuiĝis celante renversi la reĝimon, kiu iom post iom centriĝis ĉirkaŭ la «prezidento». En 2000, oni estimis la bilancon de la reĝimo al 25,000 mortintoj.

La ĉadaj deputitoj adoptis la 26-an de majo 2004 ŝanĝon en la konstitucio, kiu forigas la limigon de prezidentaj mandatoj, antaŭe fiksitan al du. En februaro 2006 la ribeluloj estis renversontaj la reĝimon, sed la francaj fortoj ĉeestantaj surloke ebligis la rapidan revenon de Idriss Déby, kiu estis vizitanta Ekvatoran Gvineon por la kunveno de "CEMAC" (Ekonomia kaj Mona Komunumo de Centra Afriko). Li estis reelektita por tria mandato en majo 2006, unu monaton post la fuŝinta atako kontraŭ Nĵameno, la 13-an de aprilo, farita de "Front Uni pour le Changement" (FUC) (Unuiĝinta Fronto por la Ŝanĝo) de kapitano Mahamat Nour, unu el la ribelaj movadoj luktantaj kontraŭ la povo.

Komence de februaro 2008, li denove frontas ribelajn atakojn en Nĵameno. Francaj soldatoj helpas siajn surlokajn samlandanojn forflugi en Francion. Multaj homoj ankaŭ forfuĝas en Kamerunon.