Igazság
Aspekto
Igazság (Justeco)
- 1. Politika kaj literatura gazeto en Kolozsvár, daŭrigo de Képes Újság inter 1-a de oktobro 1922 kaj 14-a de januaro 1923. Readaktis kaj eldonis Imre Roboz.
- 2. Socia revuo en Kluĵo inter 1-a de aprilo 1926 kaj 8-a de aprilo 1928 komence ĉiumonate, post la a 23-a numero sub titolo Erdélyi Képes Lap ĉiusemajne. Ĝia unua redaktoro kaj eldonisto estis Dénes Faluvégi. La 1928-an 3-an jarkolekton redaktis János Török, poste György Nagy, kiuj kun la ĉefkunlaboranto, Imre Kádár volis fari modernan famialian revuon. Inter ĝiaj kunlaborantoj troviĝis Lajos Áprily, Amália D. Berde, Tibor Flórián, Erna Kabdebó, Benő Karácsony, Dezső Kovács, József Nyírő, Sándor Reményik, Spectator, Zsuzsa Thury; Sándor Szopos, pentristo.
- 3. Ĝi estis la hungarlingva ĵurnalo de distrikta komitato de Rumana Komunista Partio kaj distrikta popolkonsilantaro de Distrikto Cluj. Ĝia unua serio aperis en julio 1939 kiel monata oficiala bulteno de la malpermesita partio. Ĝin redaktis Szenkovits Sándort kaj Gabriel Birtaşt, sed partoprenis en redaktado ankaŭ Józsa Béla, Kertész Rezső, Nagy István, Kohn Hillel, supozeble estis ĝiaj kunlaborantoj ankaŭ Kovács Katona Jenő, Heves Renée, Brassai Viktor, Balla Károly. La lasta numero aperis en aŭgusto 1940.
- Ĝia dua serio aperis la 8-an de marto 1945 kun titolo Erdélyi Szikra kiel semajngazeto, de majo Igazság kaj fariĝis ĵurnalo. Ĉefredaktoroj István Nagy (1945–46), János Aszódy (1946), Ernő Gáll (1946–49), András Kovács (1949–70), Katalin Reisz viĉefredaktoro kun taskoj de ĉefredaktoro (1970–72), Gyula Keszthelyi (1972–83), Gocella István (de 3-a de novembro 1983). Ĝiaj internaj kunlaborantoj estis Irén Orosz (1945–50), Károly Balla (1948–51), László Salamon (1948–50), József Zimán (1951–61). Tie publikis la verkistoj Tibor Bálint (1953–55), Pál Bodor (1949–51), György Bretter (1954–57), Zoltán Banner (1955), Győző Hajdu (1952), Sándor Huszár (1949–52), Ervin Mikó (1949–52), Zoltán Márki (1948–49), Péter Marosi (1948–49), Zoltán Panek (1949–50); Zsigmond Bazsó, János Kiss, János Kádár, Ádám Katona, de 1950 Kászoni Gáspár, Zoltán Krizsán, Csaba Lászlóffy, József Mezei, Jenő Murádin, Ferenc Orbán, Zoltán Sinkó, Sándor Szenyei kaj Károly Tar; Lajos Molnos, Géza Szőcs (ĝis 1982) kaj László Pillich. Post 1990 ĝi apera sub titolo Szabadság.