Saltu al enhavo

Ignamo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ignamo

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: unukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Dioskoraloj Dioscoreales
Familio: Dioskoreacoj Dioscoreaceae
Genro: Dioskoreo Dioscorea
Specio: D. batatas
Dioscorea batatas
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
senŝeligita tubero

La tubero de ignamo (Dioscorea batatas) enhavas multan karbonhidraton, ĝi estas la terpomo de la tropikoj (jams-radiko). Kultivata planto.

La vorto devenas de volofa vorto nyami, kiu signifas "manĝi" per la portugala inhame [injame]. La kombino gn devenas de la franca formo "igname"; la francan digrafon "gn" oni prononcas kiel la portugalan "nh" (proksimume [nj]). Angle oni nomas ĝin yam, sed en la angla tiu vorto ofte signifas ankaŭ "speco de batato".

En kandombleo ignamo estas oferata al dioj.

Krom kiel manĝaĵon, oni uzas ĝin kiel medikamenton por virinoj, kiuj volas gravediĝi, aŭ kiel preventon kontraŭ dengo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]