Ignác Batthyány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignác Batthyány
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1741 (1741-06-30)
en Güssing
Morto 17-an de novembro 1798 (1798-11-17) (57-jaraĝa)
en Alba Iulia
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Imre Janos, Graf Batthyány de Német-Ujvár vd
Gefratoj Alajos Batthyány vd
Profesio
Alia nomo Agamantes Palladius • Agamas Palladius vd
Okupo bibliotekisto • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Transilvanio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BATTHYÁNY Ignác, grafo (batiani) estis rom-katolika pastro, episkopo de Transilvanio, eklezihistoriisto naskiĝinta en Németújvár la 30-an de junio 1741 kaj mortinta en Alba Iulia la 17-an de novembro 1798.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Batthyány studis en Nagyszombat, Graz, Romo. Li fariĝis en 1760 abato en Ják, en 1767 kanoniko de Eger, en 1773 grandpreposto samloke, ekde 28-a de aŭgusto 1780 episkopo de Transilvanio. Dum siaj studoj en Romo li konatiĝis kun la materialo de biblioteko kaj arkivejo de Vatikano. Siajn historiajn studojn li daŭrigis ankaŭ post sia hejmeniro. Kun sia 18.000-voluma biblioteko li kreis la bazon de Biblioteko Batthyaneum en Alba Iulia (Gyulafehérvár). Samloke li estigis ankaŭ astronomejon sub gvido de Antal Mártonffi. Li publikigis plurajn gravajn historiajn fontojn.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Leges ecclesiasticae regni Hungariae... (I–III. Albae Carolinae – Claudiopoli, 1785-1827).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Diocezo de Alba Iulia[1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zelliger Alajos: Egyházi írók csarnoka (Nagyszombat, 1893);
  • Baráth Béla: A B. I.-féle akadémiai tervezet (Erdélyi Múz., 1934);
  • Bíró Vencel: gr. B. I. (Erdélyi Múz., 1941. 1–2. sz.).

Fontoj[redakti | redakti fonton]