Igor de Kievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Entombigo de Igor de Henryk Siemiradzki (1843-1902).

Igor (en norena lingvo: Ingvar) estis varenga monarko de Kieva Regno inter 912 kaj 945. Oni scias malmulton pri li en Kroniko de Nestoro. Oni supozas ke la kronikoj ne estis multe skribitaj dum ĉi tiu regado ĉar ĝi estis sub la ĥazaroj en tiu periodo. Oni ankaŭ dubas ĉu Igor estis filo de Rurik.

Igor sieĝis du fojojn Konstantinopolon, en 941 kaj 944, kaj ĉar liaj trupoj estis detruitaj de greka fajro, li subskribis traktaton kun la imperiestro. En 913 kaj 944, la rusoj disrabis la arabojn ĉe la Kaspia Maro.

Konstantine Zuckerman asertas ke Igor regis nur dum tri jaroj, inter la somero de 941 ĝis la forpaso en 945, ĉar la kronikoj ne mencias lin antaŭ 941.

Igor mortis kolektante tributojn de la drevlanoj en 945, poste estante venĝata de sia edzino Olga. La unua kroniko rilatigas la morton al la troa enspezado, indikante ke li intencis kolekti tributon por dua fojo en la sama monato. Kiel rezulto de tio, Olga modifis la sistemon de kolektado de la tributoj.