Ruriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rurik)
Ruriko
Princo de Novgorodo
Regado 862879
Sekvanto Olego la Saĝa
Persona informo
Naskonomo Рюрикъ, Rørik (Hrørik)
Naskiĝo ĉirkaŭ 830
Morto ĉirkaŭ 879
en Novgorodo la Granda (?)
Tombo Shum-gora vd
Religio paganismo vd
Familio
Dinastio Rurikidoj
Gefratoj Sineus • Truvor vd
Edz(in)o Efanda (?)
Infanoj Igoro
Parencoj Olego la Saĝa vd
Profesio
Okupo monarko vd
Princo de Novgorodo
Dum 862-879
Antaŭulo Gostomyslo
Sekvanto Olego la Saĝa
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ruriko, aŭ Rjurik (slavone: Рюрикъ; norene: Rørik aŭ Hrørik, "fama reganto"; ĉirkaŭ 830 - ĉirkaŭ 879), estis ĉefo de varengoj, kiu akiris ordonpovon de Ladoga en 862, konstruis la setlejon Holmgardo de Novgorod, kaj fondis la Rurikidan dinastion kiu regis en la postaj Kieva Regno kaj Galicio-Volinio ĝis la 14-a kaj en la Moskva Regno ĝis la 16-a jarcento.

Ekzistas debato pri kiel Ruriko ekregis Ladogan kaj Novgorodon. La nuraj informoj pri li estas ĉerpitaj el la rusa Komenca kroniko de la 12-a jarcento, kiu deklaras ke la ĉudoj, ilmenaj slavoj (unu el la triboj orientslavaj), merioj, vepsoj kaj kriviĉoj (ankaŭ slava tribo)

Citaĵo
 ... forpelis la varengojn reen trans la maron, rifuzis pagi al ili tributon, kaj komencis meme sin regi. 

Poste la triboj komencis kontraŭbatali unu la alian kaj decidis inviti Rurikon por restaŭri ordon.

Ruriko restis en la povo ĝis sia morto en la jaro 879-a. Laŭ la nefidinda Joakima kronikoruse, li edziĝis al Efanda de Urman. Liaj posteuloj (la Rurikidoj), aliflanke, translokigis la ĉefurbon al Kievo kaj fondis la Kievan Regnon, kiu daŭris ĝis 1240, la tempo de la mongola invado. Multaj konserviĝintaj princaj familioj patrolinie devenas de Ruriko, kvankam la lasta rurikido reginta Rusion, Bazilo la 4-a, mortis en 1612.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]