Komenca kroniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Повѣсть врємѧнныхъ лѣтъ
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Kronikisto Nestor
Lingvoj
Lingvo antikva orientslava lingvo
Eldonado
Eldondato 12-a jarcento
Ĝenro historia fikcio • analoj
vdr
Paĝo el la Komenca kroniko ene de la «Radzivila Kroniko»

La Komenca kroniko (ankaŭ konata kiel la Rakonto pri la pasintaj jaroj aŭ la Nestora Kroniko) estas la plej frua el la nun konataj malnovrusaj kronikoj, verkita komence de la 12-a jarcento en Kievo. Ĝia originalo ne konserviĝis, ni konas ĝin per postaj kompilaĵoj, kiel el Ipata kroniko kaj Laŭrenta kroniko.

La enhavo[redakti | redakti fonton]

La Komenca kroniko entenas skizon de la biblia (ekde Adamo) kaj romia-bizancia historio kaj finiĝas per la eventoj de la 1117-a jaro. La datita periodo de la historio de la Kieva Regno komenciĝas per la jaro 852-a (komenco de la mema regado de la bizancia imperiestro Miĥaelo la 3a).

La titolo[redakti | redakti fonton]

La titolo Komenca kroniko (ruse Начальная летописьПервоначальная летопись, angle Primary Chronicle) estas uzata de la historiistoj kiel priskriba nomo, ĉar ĝi temas pri la komenco de la Kieva Regno kaj ties reganta dinastitio (Rurikidoj).

Alia ofte uzata titolo Rakonto pri la pasintaj jaroj (slavone По́вѣсть временны́хъ лѣ́тъ) citas la unuan frazon el unu el la kompilaĵoj (la Sankt-Hipata kroniko):

Citaĵo
 Повѣсть временныхъ лѣт черноризца Федосьєва манастыря Печерьскаго. Откуду єсть пошла Руская земля […] и хто в неи почалъ пѣрвѣє княжи. (Rakonto pri la pasintaj jaroj de monaĥo de la Teodoza monaĥejo grota. De kie originas la Rusa lando […] kaj kiu unue komencis tie regi.) 

La nomo Nestora Kroniko (ruse Несторова летопись) estas bazita sur letera atesto de alia monaĥo de la supre indikita monaĥejo, kiu atribuas al sia kunfrato Nestoro verkadon de kroniko.

La valoro[redakti | redakti fonton]

La Komenca kroniko estas nia ĉefa fonto da informoj pri la frua historio de la Kieva regno kaj certagrade ankaŭ pri la najbaraj landoj. Ĝi ankaŭ estas valora verko de la malnovrusa literaturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]