Iklódbördőce
Iklódbördőce | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8958 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 263 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 36′ N, 16° 37′ O (mapo)46.616.616667Koordinatoj: 46° 36′ N, 16° 37′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 12,3 km² (1 230 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Iklódbördőce [+] | |||
Iklódbördőce estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 12km²
- Loĝantaro: 310
- Poŝtkodo: 8958
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°36′15″N 16°36′49″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Iklódbördőce situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Zalaegerszeg-Rédics. Lenti troviĝas 8, Nova 13, Letenye 25 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri vilaĝo "Bördőce" devenis el 1324 laŭ tiama hungara ortografio "Burzeulche". Iklód en 1334 jam havis preĝejon. En la 17-a jarcento pro la turkaj disrabadoj ambaŭ vilaĝoj senhomiĝis. En 1890 la fervoja linio ekfunkciis, kiu helpis la unuiĝon. En 1930 vivis en Bördőce 298, en Kerkaiklód 367 homoj. La vilaĝoj unuiĝis en 1938. En 1944 5 judaj familioj deportiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj vilaĝanoj.
En Iklódbördőce migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- lerneja kapelo omaĝe al Dipatrino (Neĝa)
- kapelo omaĝe al Sankta Marko de 1811
- 2 sonorilostabloj