Ilısu baraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilısu baraĵo
embankment dam • hidroelektra centralo [+]
Koordinatoj37° 31′ 52″ N, 41° 50′ 58″ O (mapo)37.531141.84931Koordinatoj: 37° 31′ 52″ N, 41° 50′ 58″ O (mapo)

Ilısu baraĵo (Turkio)
Ilısu baraĵo (Turkio)
DEC
Ilısu baraĵo
Ilısu baraĵo
Map
Ilısu baraĵo
Vikimedia Komunejo:  Ilısu Dam [+]
vdr
La rivero Tigris fluanta trans la urbo Hasankeyf, multe de kiu estos inundita por la akvobaraĵo

La Ilisu-baraĵo estas akvobaraĵo en la sudoriento de Turkio sur la rivero Tigriso proksime al la vilaĝo de Ilısu kaj laŭlonge de la landlimo de la provincoj Mardin kaj Şırnak en Turkio. Ĝi estas unu el la 22 akvobaraĵoj de la sudorienta anatolia projekto kies celo estas akvo-energia produktado, inunda kontrolado kaj akva tenado. Kiam operacia, la akvobaraĵo provizos 1200 MW-an energiostacion kaj formos akvorezervujon de 10,4 miliardoj m³. La konstruo de la akvobaraĵo komencis en 2006 kaj estis originale planite esti realigita en 2016.[1][2] Kiel parto de la projekto, la multe pli malgranda akvobaraĵo Cizre devos esti konstruata laŭflue de la rivero por irigacio kaj energio-provizado.

La akvobaraĵo provokis internacian polemikon, ĉar ĝi inundos partojn de antikva Hasankeyf, unu el la plej malnovaj kontinue loĝataj lokoj sur tero, kaj necesigas la translokiĝon de la loĝantaro en la regiono.[3] Pro tio ĉi, la akvobaraĵo perdis internacian financadon en 2008.[4] Membroj de la Kurdistana Laborista Partio ankaŭ atakis infrastrukturon asociitan al la akvobaraĵo kiu gvidis al konstruaj prokrastoj.

Polemiko[redakti | redakti fonton]

Ekologia domaĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi subakvigos 400 km² da valora naturo kaj havos katastrofajn sekvojn por la ekosistemo de la Tigrisobaseno[5].

Atako al kultura heredaĵo[redakti | redakti fonton]
Kultura heredaĵo: iamaj loĝejoj en la montoj de Hasankeyf.
Kultura heredaĵo: iamaj loĝejoj en la montoj de Hasankeyf.

En Hasankeyf kaj ĝia tuj apuda ĉirkaŭaĵo troviĝas centoj da monumentoj kaj miloj da neolitikaj grotoj el kiuj multaj estis loĝataj ĝis antaŭ nelonge. Hasanbeyt troviĝis dum jarcentoj sur la Silka Vojo kaj estis unu el la plej grandaj urboj en la mezepoko. Estis plano plenigi per rubo 200 de tiuj neolitikaj grotoj kaj eksplodigi rokmuron, kontraŭ kio ekestis multaj protestoj. Jam en 2006 fondiĝis la "Iniciato por gardi Hasanfeyf vivanta" kiel protestmovado. Publikaj manifestacioj preskaŭ ne eblis kaj la regionoj ĉirkaŭ Hasankeyf estis deklaritaj militistaj zonoj: “La militistigo atingis tian nivelon ke ne plu eblis viziti la lokon kiel sendependa esploristo”, deklaris la "Iniciato por gardi Hasanfeyf vivanta". La malnova urbo Hasanbeyt plenumas la kondiĉojn por esti rekonata de Monda heredaĵo de Unesko, sed la turka ŝtato neniam prezentis peton pri tio[5].

En 2015 la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj akceptis la proceson de kvin individuoj kiuj kontestas la detruon de kultura heredaĵo. Ili atendas verdikton ĉi jare.

La turka registaro promocias la baraĵon kun la perspektivo de elektro, ekonomia kreskado, pli altaj enspezoj kaj novaj eblecoj por regiono kiu urĝe bezonas tion. Tamen estas ankaŭ kelkaj nepublikaj kialoj por la konstruo de la baraĵo.

Forpeloj kaj transloĝiĝoj[redakti | redakti fonton]

Tiu giganta artefarita lago senhejmigos ĉirkaŭ 78 000 homojn, la plimulto de ili kurdoj. La historia urbo Hasankeyf, unu el la plej malnovaj kontinue loĝataj lokoj sur tero kaj, samkiel 199 vilaĝoj tute aŭ parte subakviĝos. Turkio estas unu el la plej agemaj baraĵkonstruistoj en la mondo. Ĝi jam nombras 635 grandajn baraĵojn. La Ilisu-baraĵo dependas de la Sud Anatoli Projekto (SAP) kiu celas la konstruadon de 22 baraĵoj kaj de 19 hidro-elektraj centraloj sur la Tigriso kaj la Eŭfrato. Kiel parto de la SAP-projekto oni planas interalie la konstruadon de alia baraĵo en Cizre (pr. Sisre), laŭflue de la Ilisu-baraĵo kiu rezultos probable en plia izolado kaj forpelado de la kurdoj de iliaj teroj[5].

Akvomanko por Irako kaj Sirio[redakti | redakti fonton]

La baraĵo havos ankaŭ gravajn konsekvencojn por Sirio kaj pli speciale por Irako. Ambaŭ landoj dependas de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato por sia akvoprovizado. La mezopotamiaj marĉoj en Irako – grava ekosistemo – estos detruitaj kiam la Ilisua artefarita lago povus dum monatoj haltigi fluon de la Tigriso al Irako nur povas garantii 40 procentojn de ĝiaj bezonoj per propraj akvaj rimedoj. Ĉi tiu projekto povus konduki al konflikto kun nekalkuleblaj sekvoj[6].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Samtema artikolo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ilısu Project Target 2014. Haberler (17a de Oktobro 2012). Alirita 9a de Majo 2013.
  2. "Court Case Could Slow Turkish Dam Project", New York Times, 30a de Marto 2011. Kontrolita 15a de Decembro 2015.
  3. http://iraqmarshrestoration.blogspot.co.uk/2010/08/ilusu-dam.html
  4. http://iraqmarshrestoration.blogspot.co.uk/p/press-release-doga-dernegi-support-for.html
  5. 5,0 5,1 5,2 La subakvigo de la naskiĝejo de la civilizacio Arkivigite je 2018-11-20 per la retarkivo Wayback Machine, Vrede n-ro 344, alirite la 20-an de novembro 2018.
  6. (germana) Konfliktstoff Wasser – das Südostanatolien-Projekt Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (Konfliktaĵo akto - la sudorientanatola projekto), alirite la 20-an de novembro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]