Saltu al enhavo

Il sole anche di notte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il sole anche di notte
filmo
Originala titolo Il sole anche di notte
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 1990, 13 sep. 1990
Ĝenro filma dramo, dramo
Kameraado Giuseppe Lanci
Reĝisoro(j) Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Produktisto(j) Giuliani G. De Negri
Scenaro Tonino Guerra • Paolo Taviani • Vittorio Taviani • Paolo and Vittorio Taviani
Filmita en Basilikato
Loko de rakonto Italio
Muziko de Nicola Piovani
Rolantoj Julian Sands • Charlotte Gainsbourg • Nastassja Kinski • Massimo Bonetti • Margarita Lozano • Patricia Millardet • Rüdiger Vogler • Pamela Villoresi • Tony Sperandeo • Giancarlo Giannini • Geppy Gleijeses
IMDb
vdr

Il sole anche di notte (Suno eĉ nokte) estas franc-ital-germana filmo de 1990 reĝisorita de Paolo kaj Vittorio Taviani.

Temas pri la dekdua filmo reĝisorita de la fratoj Taviani, libere inspirita de la rakonto "Pastro Sergij" de Lev Tolstoj, produktorita de Giuliani G. De Negri. Ĝi estis prezentata ekster konkurenco en la 43a Festivalo de Cannes.

Kiel historia filmo la originala kortego de la caro Nikolao la 1-a de Rusio estas anstataŭita per tiu de Karlo la 3-a de Hispanio kiam li estis ankoraŭ Karlo la 7-a de Napolo. Ĉiujn originalajn rusajn lokojn oni anstataŭis per aliaj de suda Italio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Fine de la 18-a jarcento. Sergio Giuramondo, nobela kaj fianĉo de la Dukino Kristina, ekkonas, ke lia estonta edzino estis amatino de la reĝo Karlo kaj sekve li rompas sian geedzan pakton. Li reprenas siam iaman religiemon de la tempoj infanecaj kaj iĝas monaĥo de San Paolo (barnabita), dependanta de la episkopo. Sergio post nova seniluziiĝo retiriĝas al ermitejo por vivi kiel anakoreto. Li frontas sennombrajn pruvojn, inter kiuj rezisti al la allogo de bela aktorino. Pastro Sergio, konvinkita ke li ne povos supero la tenton, fifaras al si amputon. La virino, kortuŝita, same retiriĝas al monaĥejo kiel klaŭzura monaĥino. Li akiras famon de sanktulo kaj kuracanto, famo kiu endanĝerigas sian amatan solemon, interrompita de amasoj da malesperuloj cele al fizikaj kaj spiritaj kuracoj. Kiam ŝajne li jam superis la malfacilaĵojn, li sindonas al malsana junulino kaj sekrete foriras al nova soleco

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]