Ildefonso de Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Ildefonso de Toledo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 606 (0606-11-30)
en Toledo
Morto 23-an de januaro 667 (0667-01-23) (60-jaraĝa)
en Toledo
Religio Nicene Christianity vd
Lingvoj Mezepoka latino vd
Ŝtataneco Reĝlando Toledo vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • ĉefepiskopo • teologo • verkisto • katolika episkopo vd
Verkado
Verkoj On illustrious men vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ildefonso de Toledo (en latina: Ildefonsus, Ildephonsus (rare Ildephoses aŭ Ildefonse), Toledo, 607-667) estis ĉefepiskopo de Toledo de la jaro 657 ĝis 667 kaj estas unu de la Patroj de la Eklezio.

Li naskiĝis inter la jaroj 606 kaj 607, dum la regado de Viteriko en Toledo, de ĝermana stirpo, esti membro de unu de la diversaj familioj de la reĝaj visigotoj. Ŝajne li estis nevo de la episkopo de Toledo Sankta Eŭgenio la 3-a, kiu zorgis pri sia edukado. Ĉiuokaze li ricevis brilan kleran formadon. Li mem asertis, ke li estis farita diakono (ĉirkaŭ 632-633) fare de Eladio, episkopo de Toledo [1]. Ŝajne li eniris en la Monaĥejon Agali, en Toledo, kontraŭ la gepatra volo, al kiu li restis ligita. Li fondis konventon de monaĥinoj per siaj propraj havaĵoj, kaj en nekonata dato (650?), estis elektita abato. Li subskribis inter la abatoj en la 8a kaj 9a Koncilioj de Toledo, sed male ne troviĝas lia subskribo en la 10a (656). Post la morto de la episkopo Eŭgenio la 3-a estis elektita episkopo de Toledo en la jaro 657, kaj laŭ la Elogium, devigis lin okupi sian sidejon la reĝo Recesvinto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De virginitate Sanctae Mariae contra tres infideles
  • Liber de cognitione baptismi unus
  • De progressu spiritualis deserti
  • De viris illustribus

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (De vir. ill. 7: PL 96, 202)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ildefonso de Toledo en la hispana Vikipedio.