Ildikó Laczó
Aspekto
Ildikó Laczó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1945 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1968) |
Familio | |
Patro | István Laczó |
Patrino | Lenke Zsögön |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Ildikó Laczó [lacO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Laczó Ildikó estas hungara operkantisto (soprano). Ŝia patrino estis Lenke Zsögön, ŝia patro estis István Laczó (ambaŭ operkantistoj).
Ildikó Laczó [1] naskiĝis la 1-an de majo 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ildikó Laczó akiris diplomon en la Muzikakademio en 1968. Post la diplomo ŝi apartenis al la Budapeŝta Ŝtata Operejo ĝis 1972. Ŝi estis gastokantisto en Aŭstrio, Svislando kaj Germanio inter 1972-1985, poste ŝi retiriĝis. Ŝi vivas en Munkeno ekde 1985 kun sia familio.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Eugen d’Albert: Tiefland - Marta
- Umberto Giordano: Andrea Chénier - Maddalena di Coigny
- Giuseppe Verdi: Il Trovatore - Leonora
- Richard Wagner: Tannhäuser - Elizabeta
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografieto
- hungarlingva biografieto Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine