Ildikó Szűcs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ildikó Szűcs
Persona informo
Naskiĝo 10-an de septembro 1943 (1943-09-10) (80-jaraĝa)
en Kluĵo
Ŝtataneco HungarioRumanio
Okupo
Okupo aktoro
vdr

SZŰCS Ildikó [pr. sy:ĉ] estas hungara aktorino naskiĝinta en Kluĵo la 10-an de septembro 1943.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ildikó Szűcs post la matureca ekzameno estis membrino de la teatro Jókai de Békéscsaba, poste de la Magyar Néphadsereg Művészegyüttes de Budapeŝto. Ekde 1967 por kvin jarojn ŝi ludis en la teatro Állami Déryné Színház de Budapeŝto, resp. en teatro Kisfaludy Színház de Győr. Unu sezonon ŝi denove pasigis en Békéscsaba, poste en 1978–81 ŝi estis anino de la Népszínház de Budapeŝto, en jaroj 1981–83 de la teatro Csiky Gergely Színház de Kaposvár. Ekde 1983 ŝi estis liberprofesiulino. Ŝi kunmetis plurajn programojn porinfanajn kaj junularajn kaj memstarajn recitalojn.

Roloj[redakti | redakti fonton]

  • Julika (Molnár F.: Liliom);
  • Ida (Gárdonyi G.: Ida regénye);
  • Eudoxia (Teleki L.: Kegyenc).

Fonto[redakti | redakti fonton]