Ildikó Bánsági

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ildikó Bánsági
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1947 (1947-10-19) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungararusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater László Kalmár Secondary School of Computer Science • Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Sándor GáspárAndrás Jeles
Infano Kata Gáspár
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Ildikó BÁNSÁGI [bAnŝAgi], hungare Bánsági Ildikó estas hungara aktoro. Ŝia edzo estas Sándor Gáspár (aktoro), ŝia filino Kata Gáspár.

Ildikó Bánsági en 2010

Ildikó Bánsági naskiĝis la 19-an de oktobro 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ildikó Bánsági frekventis gimnazion inter 1958-1962 en Budapeŝto, poste ŝi eklaboris en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi lernis ankaŭ en teatra akademio, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro Csokonai (Debrecen), poste en Teatro József Attila. Baldaŭe ŝi aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple al Teatro Thália (Budapeŝto). Ŝi naskis 2 gefilojn. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1996, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 55 kinejaj filmoj inter 1971-2010, ekzemple Fekete gyémántok (Nigraj diamantoj), 1976; Mephisto, 1981
  • 46 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1971-2010, ekzemple Rózsa Sándor (Sándor Rózsa), 1971
  • diversaj teatraj roloj, ekzemple Ferenc Molnár: A hattyú (La cigno) - Beatrix; Endre Fejes: Jó estét nyár, jó estét szerelem (Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo) - Zsuzsanna; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo) - Éva (ĉefrolo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]